Mohelnice

urbo en Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mohelnice (apartigilo)
16° 55′ 24″ O / 49.77750 °N, 16.92333 °O / 49.77750; 16.92333 (mapo)

Mohelnice estas urbo en Ĉeĥio kun 9 424 loĝantoj (2023), situanta en norda Moravio, 27 km de urbo Olomouc.

Mohelnice
germane Müglitz
urbo
Placo de Libereco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mohelnice
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Olomouc
DistriktoDistrikto Šumperk
Administra municipoMohelnice
Historia regionoMoravio
Parto deHanakio
MontaroZábřeha montetaro
FervojstacioMohelnice
 - fervojlinion-ro 270
RiveroMoravo
SituoMohelnice
 - alteco267 m s. m.
 - koordinatoj49° 46′ 39″ N 16° 55′ 24″ O / 49.77750 °N, 16.92333 °O / 49.77750; 16.92333 (mapo)
Areo46,21 km² (4 621 ha)
Loĝantaro9 424 (2023)
Denseco203,94 loĝ./km²
SulkoMohelnica sulko
Unua skribmencio1141
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo789 53 ĝis 789 85
NUTS 3CZ071
NUTS 4CZ0715
NUTS 5CZ0715 540471
Katastraj teritorioj10
Partoj de urbo8
Bazaj setlejunuoj17
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mohelnice
Retpaĝo: www.mu-mohelnice.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Ligna kripo en Mohelnice

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohuslavice, Líšnice, Jestřebí, Moravičany, Lukavice, Pavlov, Loštice, Stavenice, Třeština, Mírov, Krchleby, Borušov, Gruna kaj Městečko Trnávka.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1141, ekde la jaro 1273 Mohelnice estas urbo, kiu havis regulan rondan bazplanon. Konserviĝis restaĵoj de gotikaj remparoj el la 14-a ĝis la 15-a jarcentoj kun pordego el la jaro 1540. Dum la tridekjara milito ĝi estis en la jaro 1643 konkerita kaj forbruligita de svedoj.

Dominaĵo estas gotika ununava preĝejo de sankta Tomo el Canterbury, notata en la jaro 1247, kun okulfrape alta svelta turo. Renesanca urbodomo estas el la 16-a jarcento, en placo staras pestkolono el la jaro 1717. En la urba parko estas memortabulo de dekano K. A. Lautner, la viktimo de sorĉistaj procezoj en la 17-a jarcento. En la jaro 1742 prirabis la urbon prusoj. Komence de la 20-a jarcento en la urbo agadis verkisto Antal Stašek.

Partoj de urbo

Konsisto de Mohelnice esios en la jaroj 1980–1990 ankaŭ municipoj Mírov kaj Třeština kaj en la jaroj 1985–1990 ankaŭ municipo Líšnice.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18698 015
18808 630
18907 983
19007 485
19107 540
19217 845
JaroLoĝantoj
19307 569
19506 526
19617 018
19707 522
19808 539
19919 704
JaroLoĝantoj
20019 847
20149 385
20169 245
20179 232
20189 223
20199 189
JaroLoĝantoj
20209 234
20219 141
20229 103
20239 424