Motown

Motown Records estas usona diskeldonejo posedata de Universal Music Group. Ĝi estis fondita de Berry Gordy Jr. kiel Tamla Records la 7an de Junio, 1958,[1][2] kaj aligita kiel Motown Record Corporation la 14an de Oktobro, 1960.[3] Ties nomo, nome kunfandaĵo de motor kaj town (urbo), iĝis kromnomo por Detroit, kie la marko origine havis sidejon.

Motown
diskeldonejonegoco vd
Dum12-a de januaro 1959 - nekonata/nuntempe
FondintojBerry Gordy vd
SidejoLos-Anĝeleso
LandoUsono
Posedata deCapitol Music Group vd
filiaj kompaniojRare Earth Records • Soul • Tamla vd
TTTOficiala retejo
vdr

Motown ludis gravan rolon en la rasintegrigo de popolmuziko kiel marko posedata de afrikusonanoj kiu atingis (eklektik-universalan) crossover sukceson. En la 1960-aj jaroj, Motown kaj ĝiaj filiaj markoj (kiel Tamla Motown, marko uzita ekster Usono) estis la plej granda parto de la samnoma muzika stilo "Motown", nome stilo de soula muziko kun ĉeftendenca pop pop-altiro. Motown estis la plej sukcesa soulmuzika marko, kun neta havaĵo de 61 milionoj da usonaj dolaroj. Dum la 1960-aj jaroj, Motown atingis 79 diskojn en la pinta deko de la pintolisto Billboard Hot 100 inter 1960 kaj 1969.

Post la ras-tumultoj de 1967 en Detroit, kaj la perdo de la ŝlosila teamo de kantoverkado kaj produktorado Holland–Dozier–Holland tiun jaron pro pagodisputoj, Gordy translokigis Motown al Los-Anĝeleso, Kalifornio. Motown ekspansiis al produktado en kino kaj televido. Ĝi estis sendependa kompanio ĝis MCA Records aĉetis ĝin en 1988. PolyGram aĉetis la markon el MCA en 1993, sekvita de MCA sukcedanto Universal Music Group, kiu akiris PolyGram en 1999.[1]

Motown pasigis multon de la 2000-aj jaroj kun sidejo en Novjorko kiel parto de la filioj de UMG nome Universal Motown kaj Universal Motown Republic Group. El 2011 ĝis 2014, ĝi estis parto de la divizio The Island Def Jam Music Group de Universal Music.[4][5][6] En 2014, tamen, UMG anoncis la dissolvon de Island Def Jam, kaj Motown revenis al Los-Anĝeleso por funkcii sub la Capitol Music Group, nune funkcianta el la Turo Capitol.[7] En 2018, Motown estis enmetita en la Ritmenblusa Muzikfamularo en ceremonio okazinta en la Muzeo Charles H. Wright.[8]

En 2021 Motown separiĝis el Capitol Music Group por iĝis sendependa marko denove.[9]

La 29an de Novembro, 2022, Ethiopia Habtemariam anoncis, ke ŝi ĉesos esti estro de Motown.[10]

Vidu ankaŭ

  • The Temptations

Notoj

Bibliografio

  • Jon Fitzgerald (January 1995). “Motown Crossover Hits 1963–1966 and the Creative Process”, Popular Music 14 (1), p. 1–11. doi:10.1017/s0261143000007601. 

Eksteraj ligiloj