Mun Ĝe-In

korea politikisto kaj prezidanto de Sudkoreio de 2017 ĝis 2022

Mun Ĝe-In (koree 문재인 (文在寅), laŭ la transskribo de McCune-Reischauer Moon Jae-in, laŭ la reviziita transskribo (ekde 2000) Mun Jaein, naskiĝis la 24-an de januaro 1953) estas korea politikisto kaj estis la ŝtata prezidanto de Sudkoreio ekde la 10-a de majo 2017 ĝis la 9-a de majo 2022. Li estis la 12-a ŝtata prezidanto de la lando, kaj fine de sia oficperiodo transdonis la prezidantecon al Jun Sok-jol.

문재인
Mun Ĝe-In
Persona informo
문재인
文在寅
Naskiĝo24-an de januaro 1953 (1953-01-24) (71-jaraĝa)
en Koĝe, Sudkoreio
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojkorea vd
ŜtatanecoSud-Koreio vd
Alma materGjeonghui Universitato
PartioDemokrata Partio
Subskribo Mun Ĝe-In
Familio
PatroMoon Yong-hyung vd
PatrinoKang Han-ok vd
Edz(in)oKim Jung-sook vd
InfanojMoon Joon-yong • Moon Da-hye vd
Profesio
Okupopolitikistoadvokato • librovendisto vd
Aktiva dum1975– vd
19-a Prezidanto de Sudkoreio
Dumekde 10-a de majo 20179-a de majo 2022
AntaŭuloBak Geun-Hje
SekvantoJun Sok-jol
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Mun Ĝe-In naskiĝis la 24-an de januaro 1953. Lia patro estis rifuĝinto el Nord-Koreio, kiu movis al Sudkoreio dum la korea milito. Li studis juron en Gjeonghui Universitato, partoprenis en studentaj demokratigaj movadoj en Koreio. Li estis en specialcelaj fortoj de la sudkorea armeo inter 1975 kaj 1977.

Li elektiĝis kiel prezidanto la 10-an de majo 2017.