Mundolingua
Mundolingua estas muzeo en Parizo kies ambicio estas prezenti al la publiko informojn pri lingvoj, lingva diverseco, alfabetoj, lingvistiko. Ankaŭ Esperanto estas prezentita al la publiko en bone ekipita loko[1].
Mundolingua | |||
---|---|---|---|
lingva muzeo | |||
Lando | Francio vd | ||
Situo | 6-a arondismento de Parizo | ||
Situanta sur | rue Servandoni | ||
Estiĝo | oktobro 2013 | ||
Koordinatoj | , 2° 20′ 5″ O (mapo)48.850192.3346548° 51′ 1″ N, 2° 20′ 5″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.mundolingua.org/ | ||
Historio
La projekto de la muzeo estis komencita en 2010 fare de Mark Oremland, novzelandano kiu sekvis studojn en lingvistiko ĉe la universitato Paris V. La muzeo situanta en la 6-a arondismento de Parizo malfermis siajn pordojn la 11-an de oktobro 2013 kaj estis inaŭgurita de Jean-Pierre Lecoq, urbestro de tiu arondismento:[2][3][4]
Kolektoj
Organizita sur du niveloj (teretaĝo kaj subtera etaĝo), la muzeo donas aliron al dokumentejo pere de tuŝekranoj, ludoj kaj interagoj kun objektoj [2][5]. Pere de aŭdiloj eblas aŭskulti sono-ekzemplojn el inter 1000[2] kaj 2000[4] lingvoj.
Sur la teretaĝo la ekspozicio estas en rilato al la lingvaĵo, la akirado de la parolo kaj la lernado de lingvoj.
En la subtera etaĝo estas kelo de 100 m² dividita en 3 salonojn:[4]
- Salono pri la lingvoj en la mondo en la pasinteco kaj nuntempe: la diverseco de lingvoj, ilia evoluado kaj ilia alfabeto[2] [5]. Vidaj kaj aŭdaj dokumentoj klarigas la diversajn evolumekanismojn de lingvoj, ilian reciprokan influon kaj ankaŭ la koncepton de lingvopolitiko[4] [6].
- Salono pri ludoj kun la lingvo: amuza spaco dediĉita al kodoj, slango, humuro, inventitaj lingvoj kaj Esperanto, proverboj kaj aliaj ludoj kun lingvo.
- Salono pri la historio de la lingvistiko kaj novaj teknologioj: historio de la lingvistiko (de la grekoj ĝis Edward Sapir, Umberto Eco, Noam Chomsky), samkiel novaj teknologioj en rilato al la lingvaĵo kiel ekzemple maŝintradukado, parolrekonado kaj voĉrekono.
Aktivecoj
La muzeo proponas du itinerojn por specifaj vizitoj de lernejaj grupoj, kiuj estas invitataj respondi al demandaro. Ĝi ankaŭ proponas temovesperojn sub formo de konferencoj aŭ debatoj i.a. pri Esperanto[7].
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficala retejo de la muzeo Mundolingua: www.mundolingua.org
- Fotogalerio sur la blogo de Mirejo