Muzeo de Cluny

muzeo en Francio

La Muzeo de Cluny estas muzeo pri la mezepoko en la Latina kvartalo de Parizo ĉe la placo Paul Painlevé. Ĝia plene oficiala nomo estas Musée national du Moyen Âge - Thermes et hôtel de Cluny.[1]

Muzeo de Cluny
Musée de Cluny
muzeo de historio • arta muzeo • nacia muzeo
Lando Francio
RegionoFrancilio
Situo5-a arondismento de Parizo
UrboParizo
Adreso6, place Paul-Painlevé
5-a arondismento
Situanta surBulvardo Saint-Michel (Parizo)
Estiĝo17-a de marto 1844
DirektoroSéverine Lepape • Élisabeth Taburet-Delahaye
Koordinatoj, 2° 20′ 36″ O (mapo)48.85062.3433348° 51′ 2″ N, 2° 20′ 36″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Muzeo de Cluny (Parizo)
Muzeo de Cluny (Parizo)
DEC
Map
Muzeo de Cluny
KolektojMezepoko
Jaraj vizitantoj:217 827 (2019)
Publika transporto M10 Cluny - La Sorbonne
Retpaĝowww.musee-moyenage.fr
vdr

Verkoj

La muzeo enhavas grandan varion de mezepokaj pecoj de granda gravo. Elstaras la kolektoj de tapiŝoj (ĉirkaŭ 70 pecoj), de artaĵoj el eburo (300 pecoj) kaj skulptaĵoj, menciindas tiu de stilo de gotiko, kelkaj el kiuj devenaj de konstruaĵoj kiaj la katedralo de Notre-Dame aŭ la abatejo de Saint-Denis. Rimarkindas ankaŭ la aroj de juvelarto (inklude parton de la Trezoro de Guarrazar), la murtapiŝoj La damo kaj la unikorno kaj vitraĵoj.

En areo de 3500 m² (2.000 m² de ekspoziciejo), la muzeo enhavas 23.000 verkojn kaj aliajn objektojn, (el kiuj ekspoziciiĝas nur 2.300); tiuj datiĝas el la epoko de la romia Gaŭlo ĝis la 16a jarcento.

Publikaj transportoj

Bildaro

Bibliografio

  • A. Erlande-Brandenbourg et alii, Musée national du Moyen Âge; Thermes de Cluny, RMN, Paris, 1993.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj