Nacia Galerio (Londono)

La Nacia Galerio (angle National Gallery) estas muzeo en Londono (Britio). Ĝi estis fondita en la jaro 1824 kaj posedas riĉan kolekton da 2300 pentraĵoj, kiuj datiĝas de la meza 13-a jarcento ĝis la jaro 1900. La muzeo situas kore de la brita ĉefurbo, ĉe la fama Trafalgar Square. Vizito de la ĉefa kolekto estas senpaga.

Nacia Galerio
National Gallery
arta muzeo • nacia muzeo • muzeo
LandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
SituoCivito de Vestminstro
AdresoTrafalgar Square, London WC2N 5DN
PoŝtkodoWC2N 5DN
Situanta surPlaco Trafalgar
Konstrustilo(j)georga arkitekturo vd
Arkitekto(j)William Wilkins vd
Estiĝo1824
DirektoroGabriele Finaldi
Koordinatoj, 0° 7′ 42″ U (mapo)51.508888888889-0.1283333333333351° 30′ 32″ N, 0° 7′ 42″ U (mapo)
Nacia Galerio (Londono) (Granda Londono)
Nacia Galerio (Londono) (Granda Londono)
DEC
Nacia Galerio (Londono)
Nacia Galerio (Londono)
Situo de Nacia Galerio (Londono)
Map
Nacia Galerio
Jaraj vizitantoj:{{{vizitantoj}}}
Parto deBoard of Trustees of the National Gallery vd
Retpaĝohttps://www.nationalgallery.org.uk/
vdr
Nacia Galerio (Londono)

Male de alilandaj, kompareblaj artmuzeoj kiel la Luvro de Parizo aŭ la Prado-Muzeo de Madrido, la Nacia Galerio ne estis kreita per la naciigo de antaŭa reĝa aŭ princa kolekto. Ĝi estiĝis, kiam la brita registaro aĉetis 36 pentraĵojn el la bankisto John Julius Angerstein en 1824. Post tiu unua akiro, la Galerio plivastiĝis ĉefe dank'al siaj plej frutempaj direktoroj (plej notinde S-ro Charles Lock Eastlake) sed ankaŭ dank'al privataj donacoj.

Eksteraj ligiloj