Nacia Muzeo ĉe Nov-Delhio
La Nacia Muzeo de Nov-Delhio aŭ Barata Nacia Muzeo (angle National Museum, New-Delhi aŭ National Museum of India) estas nacia kaj arta muzeo en Delhio, situanta ĉe la intersekciĝo de Janpath/Maulana Azad Road en Nov-Delhio [1]. Eĉ antaŭ la muzeoj en Kolkato kaj Ĉenajo, ĝi estas la plej granda kaj plej grava en la tuta lando.
Nacia Muzeo ĉe Nov-Delhio | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
arta muzeo • nacia muzeo | |||
Lando | Barato vd | ||
Situo | Nov-Delhio | ||
Arkitekto(j) | Ganesh Bhikaji Deolalikar vd | ||
Estiĝo | 15-a de aŭgusto 1949 | ||
Malfermo | 15-a de aŭgusto 1949 | ||
Koordinatoj | , 77° 13′ 9″ O (mapo)28.61181177.21926228° 36′ 43″ N, 77° 13′ 9″ O (mapo) | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 7 400 000 () | ||
Retpaĝo | http://www.nationalmuseumindia.gov.in | ||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a1/Sheshsayi_Vishnu_and_Lakshmi_enjoying_festivity%2C_National_Museum%2C_New_Delhi.jpg/269px-Sheshsayi_Vishnu_and_Lakshmi_enjoying_festivity%2C_National_Museum%2C_New_Delhi.jpg)
Ĝi estis fondita en 1949, baldaŭ post kiam Barato akiris sendependecon. La muzeo enhavas arton kaj historiajn objektojn de hinda historio kaj kelkajn eksterlandajn objektojn en kolekto de pli ol 200,000 objektoj, kaj estas unu el la plej grandaj en la lando. Ĝi estas prizorgita fare de la Ministerio de Kulturo kaj la Ministerio de Turismo de Barato [2].
Kolektoj
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/70/Building_plan_of_National_Museum%2C_New_Delhi.jpg/220px-Building_plan_of_National_Museum%2C_New_Delhi.jpg)
La muzeo enhavas grandan nombron da ekspoziciaĵoj ekde la prahistoria periodo, tra la Induso-civilizo, gandara arto, la gupta periodo kaj la hinda Mezepoko ĝis modernaj verkoj de la 21-a jarcento. La plej multaj el la ekspoziciaĵoj apartenas al hindua, budhana kaj ĝajna arto. Sed artaj heredaĵoj de la tribaj regionoj de Hindio kaj la islama periodo ankaŭ estas elmontritaj. Pli ol 200,000 unikaj eroj de kaj hinda kaj internacia origino estas stokitaj aŭ elmontritaj en la muzeo [3].
La kolekto estas ekspoziciita sur tri etaĝoj. La galerio inkludas grandan kolekton de objektoj de la Indusa Vala Civilizo, inkluzive de skulptaĵoj kiel ekzemple la "dancanta knabino de Mohenĝo-daro " kaj la "kapo de pastro", sigeloj, ceramikaĵo kaj ludiloj. La muzeo ankaŭ havas ekspoziciojn ligitajn al la evoluo de hinda skribo kaj moneroj, budhana arto kaj hinda miniaturpentra arto.
Galerio
- Dholavira (en), ina statueto
- Kapo de Budho -statuo en la Nacia Muzeo de Nov-Delhio
- Budho de Gandara- arto
- Ligna Garuda statuo
- dancanta Balakrishna
- Sihanamdika Ajagapata
- Stupa reliefo de Amaravati Maha ĉe la Nacia Muzeo, Delhio, Barato, 1a–2a jarcenta CE. 2004