Kolkato

88° 21′ 50″ O / 22.57278 °N, 88.36389 °O / 22.57278; 88.36389 (mapo)

KolkatoKalkato[1] (bengale কলকাতা [kolkata]) estas barata havena urbo kun ĉirkaŭ 5 milionoj da loĝantoj (14 milionoj en la aglomeraĵo). La ĉefurbo de la regiono nome Orienta Barato, ĝi estas la plej granda urbo de tiu regiono. La Kolkata Metropola Areo estas la tria plej granda de la lando.

Kolkato
(Kalkuto)
bengale কলকাতা, hindie कोलकता, angle Kolkata (Calcutta)
ĉefurbo de subŝtato Okcidenta Bengalio
Fotomontaĵo
Flago
Oficiala nomo: कोलकता
Kromnomoj: Urbo de Ĝojo, Urbo de Palacoj
LandoBarato Barato
Asocia landoOkcidenta Bengalio
DistriktoKolkato
Historiaj regionojMogola Imperio, Brita Hindio
Memorindaĵo
PontoVidyasagar Setu
RiveroHugli
SituoKolkato
 - altecom s. m.
 - koordinatoj22° 34′ 22″ N 88° 21′ 50″ O / 22.57278 °N, 88.36389 °O / 22.57278; 88.36389 (mapo)
Areo185,00 km² (18 500 ha)
Loĝantaro4 486 679 (2011)
 - de metropolo15 644 040
Denseco24 252,32 loĝ./km²
Estiĝo1690
UrbestroFirhad Hakim

(ekde 3-a de decembro 2018)

HorzonoBST (UTC+5:30)
Poŝtkodo700 xxx
Telefona antaŭkodo+91-33-XXXX XXXX
AŭtokodojWB 01-79
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Kolkata
Retpaĝo: www.kolkatamycity.com
Portalo pri Barato
Map
Plej supera juĝejo en Kolkato
Avenuo de Mahatma Gandhi
Tramo en Kolkato
Muzeo en Kolkato

Geografio

Kolkato situas ĉe la delto de la rivero Gango, ĉe la enfluo de ties brako Huglo en la Golfon de Bengalo, parto de la Hinda Oceano.

La alteco de la grandurbo estas 1.5–9 m (5–30 ft).[2] Multe de la grandurbo estis origine malseka regiono kiu estis sekigita dum la jardekoj por gastigi burĝonan loĝantaron.[3] La ceteraj senkonstruaĵaj areoj, konataj kiel la Orientkolkataj Malsekareoj, estis nomumitaj "humida regiono de internacia graveco" fare de la Ramsar Konvencio (1975).[4] Kiel ĉe la plej granda parto de la Indus-Ganga Ebenaĵo, la grundo kaj akvo estas ĉefe aluviaj en origino.

Ĝi estas ĉefurbo de la barata subŝtato Okcidenta Bengalio kaj post Mumbajo kaj Delhio la tria plej grando urbo de Barato. Maheŝtala estas unu el diversaj antaŭurboj de Kolkato kaj apartenas al ties urbaro.

Historio

Inter 1700 kaj 1912 Kolkato estis la ĉefurbo de la brita kolonio Hindio, poste ĝis 1947 ĉefurbo de Bengalio. En tiu tempo ĝi ricevis la angligitan nomon Calcutta [k'lkata]. En 2001 ĝi oficiale reŝanĝis sian nomon al Kolkata.

Fort William, sidejo de la Brita Orienthinda Kompanio, komence de la 18a jarcento.
Avenuo Chowringhee kaj Moskeo Sultano Tipu en centra Kolkato.
Historia komerca centro.

La eltrovaĵo kaj arkeologia studo de Ĉandraketugarho, 35 kilometroj (22 mejl.) norde de Kolkato, disponigas indicon ke la regiono en kiu la grandurbo nun staras estis loĝita por pli ol du jarmiloj.[5][6] La registrita historio de Kolkata komenciĝis en 1690 kun la alveno de la angla Brita Orienthinda Kompanio, kiu plifirmigis sian komercon en Bengalio. Job Charnock, administranto kiu laboris por la Kompanio, estas tradicie kreditita kiel la fondinto de la grandurbo;[7] sed en respondo al publika peticio, la Kolkata Kasacia Kortumo decidis en 2003 ke la grandurbo ne havas fondinton.[8]

La areo okupita fare de la aktuala grandurbo ampleksis tri vilaĝojn: Kalikata, Gobindapur, kaj Sutanuti. Kalikata estis fiŝkaptista vilaĝo; Sutanuti estis la vilaĝo de riverbordaj teksistoj. Ili estis parto de biendomo apartenanta al la Mogola imperiestro; la jagirdari (terkoncesio donacita fare de reĝo al liaj nobeloj) kaj ties impostaj rajtoj al la vilaĝoj estis tenitaj fare de la familio de terposedantoj Sabarna Roy Choudhury , aŭ zamindar'oj . Tiuj rajtoj estis transdonitaj al la Brita Orienthinda Kompanio en 1698.[9]

En 1712, la britoj kompletigis la konstruadon de Fort William, situanta sur la orienta bordo de la Hooghli Rivero por protekti sian komercan faktorion.[10] Alfrontante oftajn bataletojn kontraŭ francaj trupoj, la britoj komencis ĝisdatigi siajn fortikaĵojn en 1756. La Naŭabo de Bengalio, nome Siraj-ud-Daulah, protestis kontraŭ la militarigo kaj la impostada malpagado. Lia averto iĝis ignorata, kaj la Naŭabo atakis; li kaptis Fort William kaj iniciatis la terurajn mortigojn de britaj militkaptitoj en la Nigra Truo de Kolkato, nome fiprizono en Fort William.[11] Roto de la brita kompanio (sipajoj) kaj de britaj soldatoj gviditaj de Robert Clive rekonkeris la grandurbon la sekvan jaron.[11]

Per la Traktato de Allahabado de 1765 post la batalo de Buksaro, la Brita Orienthinda Kompanio ricevis respondecon pri imperia impostokolektado de la Mogola imperiestro en la provincoj Bengalio, Biharo kaj Oriso, dum la Mogol-regitaj Naŭabo pluregis la provincon.[12] Deklarita prezidantecurbo, Kolkato iĝis la ĉefsidejo de la Bengalia Prezidanteco. Kolkato estis nomita la ĉefurbo de la teritorioj de Hindio kontrolitaj de la Brita Orienthinda Kompanio en 1772.[13]

Hicky's Bengal Gazette aŭ la Original Calcutta General Advertiser estis anglalingva semajna gazeto publikigita en Kolkato (tiam Kalkuto), nome ĉefurbo de la Brita Hindio en januaro, 1780. Ĝi estis la unua moderna gazeto presita en Azio, kaj estis publikigita dum du jaroj, antaŭ la Brita Orienthinda Kompanio kaptis la tiparon kaj la presmaŝinon de la gazeto.

En 1793, la rega povoj de la Naŭaboj estis nuligita kaj la Brita Orienthinda Kompanio komplete ekkontrolis kaj la urbon kaj la provincon. Komenciĝante en 1864, la montara stacio Ŝimla funkciis kiel administra ĉefurbo dum someroj.[14] Komence de la 19-a jarcento, la marĉoj ĉirkaŭantaj la grandurbon estis drenitaj; la registara areo estis aranĝita laŭ la bordoj de la Hooghly Rivero. Richard Wellesley, Ĝeneralgubernatoro de Hindio inter 1797 kaj 1805, estis ĉefrespondeca por la evoluo de la grandurbo kaj ĝia publika arkitekturo.[15] Dum la fino de la 18-a kaj la 19-a jarcento, la grandurbo estis centro de la komerco de opio de la Brita Orienthinda Kompanio.[16]

Ĉirkaŭ la 1850-aj jaroj, Kolkato havis du areojn: nome blanka urbo, kio estis ĉefe por britoj kaj centriĝis ĉirkaŭ Chowringhee; kaj nigra urbo, plejparte hinda kaj centrita ĉirkaŭ Norda Kolkato.[17] La grandurbo spertis rapidan industrian kreskon starte en la komenco de la 1850-aj jaroj, precipe en la industrioj tekstilaj kaj pri juto; tio instigis britajn firmaojn por masive investi en infrastrukturaj projektoj, kiuj inkludis telegrafligojn kaj stacidomon Howrah. La kunfandiĝo de brita kaj hinda kulturoj rezultigis la aperon de nova babua altrangeta klaso de bonmanieraj baratanoj, kies membroj ofte estis burokratoj, profesiuloj, gazetlegantoj, kaj anglofilaj; ili kutime apartenis al altkastaj hinduaj komunumoj.[18] En la 19-a jarcento, la Bengalia Renesanco kaŭzis pliigitan socikulturan sofistikecon inter urbokernaj loĝantoj. En Kolkato ekzemple vivis la nobelpremiito Rabindranath Tagore. En 1883, Kolkato estis gastiganto de la unua nacia konferenco de la Hinda Landa Asocio, la unua deklarita naciisma organizo en Hindio.[19] Iom post iom, Calcutta iĝis centro por revoluciemaj organizoj asociitaj kun la hinda sendependeca movado. La provizora dispartigo de Bengalio en 1905 sekciita laŭ komunumaj (laŭreligiaj) linioj rezultigis ĝeneraligitan publikan agitadon kaj bojkoton de britaj varoj fare de la Swadeshi-movado.[20] Tiuj agadoj, kune kun la administre malavantaĝa loko de Kolkato ĉe la orientaj periferioj de Hindio, instigis la britojn por movi la ĉefurbon al Nov-Delhio en 1911.[21]

Raŝtraguruo Surendranath Banerjee organizis nacian konferencon ĉe 1883. Tio estis la unua partio en Hindio en la 19a jarcento. En 1905 Kolkato protestis kontraŭ la sekcia dividado de Bengalio kaj bojkotis ĉiujn britajn varojn.[20] Iom post iom Kolkato iĝis grava kerno por la hindian sendependiga movado, aparte por la revoluciemaj partioj. La grandurbo kaj ĝia haveno estis bombitaj plurajn fojojn fare de la japanoj inter 1942 kaj 1944, dum la Dua Mondmilito.[22][23] Koincidante kun la milito, milionoj malsatis ĝismorte dum la bengala malsatega katastrofo de 1943 pro kombinaĵo de armeaj, administraj, kaj naturaj faktoroj.[24] Postuloj por la kreado de islama ŝtato kaŭzis en 1946 epizodon de komunuma perforto kiu mortigis ĉirkaŭ 4,000.[25][26][27] La Dispartigo de Hindio kaŭzis pliajn koliziojn kaj demografiajn ŝanĝojn - multaj islamanoj foriris al Orienta Pakistano, dum centoj da miloj da hinduoj fuĝis en la grandurbon.[28]

Dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, severaj malabundoj de energio, strikoj, kaj perforta marksisma-maoista movado de grupoj konataj kiel la Naksalitoj difektis multon da la infrastrukturo de la grandurbo, rezultigante ekonomian stagnon.[29] La Bangladeŝa Liberigo-Milito de 1971 kaŭzis masivan enfluon de miloj da rifuĝintoj, multaj el ili malriĉegaj, kio malfaciligis la infrastrukturon de Kolkato.[30] Dum la mezo de la 1980-aj jaroj, Mumbajo (tiam nomita Bombay) preterpasis Kolkaton kiel la plej popolriĉa grandurbo de Hindio. En 1985, Rajiv Gandhi duarangigis Kolkaton kiel "forvelkanta grandurbo" sub la lumo de ĝiaj socipolitikaj problemoj.[31] Post sendependeco, en la jaro 1951 kaj en 1956 la korporacia leĝaro estis ŝanĝita. Finfine en 1980 la Okcidenta Bengalia Registaro ŝanĝis tiun agon. En 1984 reviziita nova leĝo estis realigita. En la periodo 1977-2011, Okcidenta Bengalio estis regita de Kolkato fare de la Maldekstra Fronto, kiu estis dominita fare de la Komunista Partio de Barato (KPB). Ĝi estis la plej longdaŭra demokratie elektita komunista registaro de la mondo; Kolkato estis esenca bazo por hinda komunismo.[32][33][34] La ekonomia resaniĝo de la grandurbo kolektis impeton post la 1990-aj jaroj, kiam Barato komencis instali por-merkatajn reformojn. Ekde 2000, la informadika teknologio (IT) servosektoro revivigis la stagnan ekonomion de Kolkato. La grandurbo ankaŭ travivas konsiderindan kreskon en sia produktada bazo.

La flughaveno de la urbo, iam nomita "flughaveno Dum Dum" laŭ la apuda vilaĝaro, nun nomiĝas laŭ la bengala politikisto "Netaji" Subhash Chandra Bose.

Klimato

Kolkato havas tropikan klimaton. La ĉiujara averaĝa temperaturo estas 27 °C. La ĉiumonataj averaĝaj temperaturoj varias de 19-30 °C. La somero estas varma (precipe majo ofte kun pli ol 40 °C. Dum januaro estas nur 12 °C. La musono portas pluvon inter junio kaj septembro. Jare pluvas po 1582 mm.

Ekonomio

Sektoro V, ĉe Salt Lake areo por informadikaj kompanioj.
Sudurba Mall, unu el plej grandaj vendejaroj en Orienta Barato.

Kolkato estas la ĉefa komerca kaj financa centro de orienta kaj nord-orienta Barato kaj hejmo de la Kolkata Borso.[35][36] Ĝi estas grava komerca kaj armea haveno, kaj estas la nura grandurbo en orienta Barato kiu havas eksterlandan flughavenon. Iam la gvida grandurbo de Barato, poste Kolkato travivis ekonomian malkreskon en la jardekoj sekvantaj la sendependecon de Hindio pro krutaj loĝantarkreskoj kaj pliiĝo je batalema sindikatismo, kiu inkludis oftajn strikojn.[37] De la 1960-aj jaroj ĝis la fino de la 1990-aj jaroj, pluraj fabrikoj estis fermitaj kaj entreprenoj translokiĝis. La manko de kapitalo kaj resursoj aldonitaj al la deprimita stato de la ekonomio de la grandurbo kaŭzis nebonvenan kromnomon: la "forvelkanta grandurbo".[38] La sorto de la grandurbo pliboniĝis post kiam la hinda ekonomio estis liberaligita en la 1990-aj jaroj kaj ŝanĝoj en ekonomia politiko estis realigitaj fare de la okcidentbengala subŝtata registaro.[37]

Demografio

Laŭ provizoraj rezultoj de la nacia censo en 2011, la Kolkato-distrikto, kiu okupas areon de 185 km² (71 kv. mejl.), havis loĝantaron de 4,486,679 personoj;[39] ĝia loĝdenso estis 24,252/ km² (62,810/kv. mejl.).[39] Tio reprezentas malkreskon de 1.88% dum la jardeko 2001-11, kaj La seksa proporcio estas 899 inoj per 1000 maskloj - sub la nivelo de la landaveraĝo.[40] La rilatumo estas deprimita per la enfluo de laboristaro de maskloj de ĉirkaŭaj kamparaj areoj, de la resto de Okcidenta Bengalio, kaj de najbaraj ŝtatoj, plejparte el Biharo, kaj Utar-Pradeŝo, kaj el Oriso; tiuj viroj ofte postlasas siajn familiojn.[41] La alfabeteco-procentaĵo de Kolkato de 87.14%[40] superas la tut-baratan averaĝon de 74%.[42] La urba aglomeraĵo havis loĝantaron de 14,112,536 en 2011.[43]

Kolkata urba aglomeraĵa kresko
CensoTotalo
19819,194,000 —
199111,021,90019.9%
200113,114,70019.0%
201114,112,5367.6%
Fonto: Censo de Barato[43]

Bengalaj homoj formas la plimulton de la loĝantaro de Kolkato; Marŭari'oj kaj Bihari'oj formas grandajn malplimultojn.[44] Inter la pli malgrandaj komunumoj de Kolkato estas ĉinoj, tamiloj, nepalanoj, orijoj, teluguoj, asamanoj, guĝaratoj, anglo-hindoj, armenoj, grekoj, tibetanoj, maharaŝtrianoj, konkanioj, malajalioj, panĝabanoj kaj parsioj. La nombro da la armenoj, grekoj, judoj kaj aliaj eksterlandoriginaj grupoj malkreskis dum la 20-a jarcento. La juda loĝantaro de Kolkato estis 5 000 dum la Dua Mondmilito, sed malkreskis post la hindia sendependiĝo kaj la establado de Israelo;[45] antaŭ 2013, ekzistis nur 25 judoj en la grandurbo.[46] La sola Ĉinkvartalo de Barato estas en orienta Kolkato;[47] siatempe hejmo al 20,000 etnaj ĉinoj, ĝia loĝantaro falis al proksimume 2 000 aktuale en 2009[47] kiel rezulto de multoblaj faktoroj inkluzive de repatriigo kaj neo de barata civitaneco post la Ĉin-barata Milito de 1962, kaj enmigrado al eksterlandoj por pli bonaj ekonomiaj ŝancoj.[48] La ĉina komunumo tradicie laboris en la loka tinktureja industrio kaj prizorgis ĉinajn restoraciojn.[47][49]

Transporto

Eduksistemo

La Universitato de Kolkato (angle University of Calcutta, neformale Kolkata Universitato) estas publika universitato en la grandurbo Kolkato, fondita la 24an de januaro 1857. Modeligita laŭ la Universitato de Londono, ĝi estas inter la plej malnovaj universitatoj en Barato en modernaj tempoj. En 2012, la universitato havis 636 dungitojn kaj proksimume 16 000 studentojn.

Katedralo de sankta Paŭlo en Kolkato

Kulturo

Vidindaĵoj

Ĝenerala poŝtoficejo en Kolkato
  • Viktoria Memorialo
  • Moskeo Sultano Tipu
  • Katedralo de sankta Paŭlo
  • Ponto Howrah
  • Stacidomo Howrah
  • Ponto Vidjasagar

Ĝemelurboj

Konataj lokanoj

Esperantistoj

  • Arun Kumar Bhattacharyya

Vidu ankaŭ

Notoj