Nacia Muzeo de Moderna Arto (Francio)

muzeo en Francio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Muzeo de Moderna Arto de Parizo.

La Nacia Muzeo de Moderna Arto (france Musée national d'Art moderne) (MNAM), elpensita de la franca registaro en 1934, estas lokita ekde 1977 en Centro Georges Pompidou, en la 4-a arondismento de Parizo, kaj estas dediĉita al moderna kaj nuntempa arto, de la 20-a kaj 21-a jarcentoj.

Nacia Muzeo de Moderna Arto
arta muzeo • nacia muzeo
LandoFrancio vd
SituoQuartier Saint-Merri
Estiĝo9-a de junio 1947
DirektoroJean Cassou • Bernard Dorival • Jean Leymarie • Pontus Hultén • Dominique Bozo • Bernard Ceysson • Jean-Hubert Martin • Dominique Bozo • Germain Viatte • Werner Spies • Alfred Pacquement • Bernard Blistène • Xavier Rey
Koordinatoj, 2° 21′ 8″ O (mapo)48.8606384707882.352277186508448° 51′ 38″ N, 2° 21′ 8″ O (mapo)
Nacia Muzeo de Moderna Arto (Francio) (Parizo)
Nacia Muzeo de Moderna Arto (Francio) (Parizo)
DEC
Nacia Muzeo de Moderna Arto (Francio)
Nacia Muzeo de Moderna Arto (Francio)
Situo de Nacia Muzeo de Moderna Arto (Francio)
Map
Nacia Muzeo de Moderna Arto
Jaraj vizitantoj:{{{vizitantoj}}}
FiliojBibliothèque Kandinsky vd
Retpaĝohttp://www.centrepompidou.fr
vdr
Centro Georges Pompidou
Centro Georges Pompidou

Ĝi okupas du etaĝojn, la 4-a estas dediĉita al nuntempa arto kaj la 5-a al moderna arto.

La kolekto konsistas el pli ol 100 000 verkoj, el kiuj nur parto estas ekspoziciata.

Koncerne nuntempan arton, la verkoj estas ekspoziciitaj per rotacio kaj la elekto estas reviziita ĉiujn du jarojn.[1]

Portempaj ekspozicioj ankaŭ estas organizitaj.

Temas pri unu el la plej gravaj kolektoj de moderna kaj nuntempa arto en la mondo kune kun la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko (MoMA) en Novjorko kaj la Tate Modern en Londono. Inter la artistoj reprezentitaj estas: Picasso, Joan Miró, Brancusi, Modigliani, Matisse, Francis Bacon kaj Jean Dubuffet, inter multaj aliaj.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Museo Nacional de Arte Moderno (Francia) en la hispana Vikipedio.