Naroval

NarovalNaruŭal urdue نارووال estas universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie Naroval estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto.

Naroval
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro73 833  (2017) [+]
Loĝdenso25 460 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 74° 52′ O (mapo)32.174.866666666667 [+]
Areo2,9 km² ( 290 ha) [+]
Naroval (Panĝabo)
Naroval (Panĝabo)
DEC
Situo de Naroval
Naroval (Pakistano)
Naroval (Pakistano)
DEC
Situo de Naroval

Map

vdr
Parko en Naroval

Bazaj informoj

Geografio

Naroval situas en la orienta parto de la lando sur malalta montetaro laŭ rivero Ravi nur kvin kilometrojn de la barata landlimo [2]. Naroval kuŝas cent kilometrojn nordoriente de la provinca ĉefurbo Lahoro kaj 250 kilometrojn sudoriente de la ĉefurbo Islamabado.

Historio

Laŭ la legendo Naroval estis fondita en la mezepoko. Poste kiel cetero de Panĝabo, Naroval apartenis al Delhia Sultanlando, pli poste Mogola Imperio, poste sekvis la afganoj, pli poste sikoj, fine britoj. Post kreado de Pakistano en 1947 la minoritataj hinduoj kaj sikoj migris al Barato, samtempe la islamaj rifuĝintoj translokiĝis ankaŭ en tiu urbo. Naroval ricevis distriktan statuson en 1989, kantonan post du jaroj.

Kampuso en Naroval

Ekonomio

En ĉirkaŭaĵo de Naroval oni kultivas ĉefe rizojn.

Loĝantaro

Loĝantaro
1972198119982017
22 17435 12557 052103 067

La loĝantaro pliiĝis preskaŭ kvinoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 3,2%, tre super la tutlanda mezumo (2,4%).

Ĉefa strato en Naroval

Trafiko

Al Naroval kuras 4 vojoj (el Daska, Sialkot, Lahore kaj malpli granda urbeto), aŭtovojo mankas. La fervoja linio funkcias ekde 1915, krome estas forlasitaj linioj al Barato. La plej proksimaj internaciaj flughavenoj en Lahoro kaj Sialkot funkcias.

Klimato

En Naroval la klimato estas humida kaj subtropika. La meza temperaturo estas 22 °C. La plej varma monato estas majo kun 32 °C, la plej malvarma januaro kun 10 °C. La averaĝa jara precipitaĵo estas 1348 milimetroj. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte aŭguste.

Moskeo en Naroval

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans