Loĝantaro

Loĝantaro estas la sumo de la homoj, kiuj loĝas en difinita areo (ekzemple urbo, lando aŭ la tuta mondo). Ĝi daŭre ŝanĝiĝas per kreskoj (naskoj kaj enmigrado) kaj perdoj (mortoj kaj elmigrado).

Procento de monda loĝantaro laŭ lando

Kiel ĉiun biologian populacion ankaŭ la homan limigas la provizo de nutraĵoj, la efiko de malsanoj kaj aliaj faktoroj de la medio. La evoluon de la loĝantaro influas krome sociaj kutimoj kaj tradicioj kaj la evoluo de scienco kaj tekniko (ekzemple la medicino reduktis la mortokvanton kaj plilongigis la vivodaŭron).

La scienco, kiu studas la evoluon de la loĝantaro nomiĝas demografio. La statistiko kolektas datenojn (= donitaĵojn) pri la loĝantaro kaj analizas ilin.

Nombro de la loĝantoj de kelkaj ŝtatoj

LandoLoĝantoj
(milionoj)
Denseco
(loĝantoj/km²)
Stato de:
Belgio10,289334julio 2003
Britio
kaj Norda Irlando
60,075244januaro 2002
Danio5,3841242003
Germanio82,537231decembro 2002
Finnlando5,21117,12003
Francio60,1811102003
Grekio10,59680januaro 2002
Irlando3,87353januaro 2002
Italio57,7161922002
Japanio127,767,9943382005
Kolombio41,24336,21januaro 2006
Luksemburgo0,4521742004
Nederlando16,34812004
Aŭstrio8,14196januaro 2002
Portugalio10,303108januaro 2002
Svedio8,97620februaro 2004
Svislando7,3181762003 (fonto)
Hispanio46.06391,22008
Usono290,34231julio 2003


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj