Nepivaj Vortoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nepivaj Vortoj subtitolita listo de 6800 vortoj ne troviĝantaj en la PIV, el kiuj kelkaj povas esti utilaj, estas vortaro kompilita de André Cherpillod. Ĝi enhavas tiujn vortojn kiuj ne troviĝas en Plena Ilustrita Vortaro. Ĝi estas eldonita ĉe la aŭtoro mem en 1988 en la urbo Courgenard.

Nepivaj Vortoj
Nepivaj Vortoj
Nepivaj Vortoj
AŭtoroAndré Cherpillod
Eldonjaro1988
UrboCourgenard
EldonintoAndré Cherpillod
Paĝoj182
ISBN2-906134-05-8
vdr

Temas pri vortlisto sen difinoj, sed ofte kun indiko de klaso ("planto", "virinnomo"...), aŭ kun etimo en originalaj lingvo kaj skribo. Ĝi ankaŭ mencias fontverkojn.

Ĝi precipe enhavas nomojn de homoj, bestoj, vegetaĵoj, lokoj, popoloj kaj similaj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj