Nigra skatolo (Kio? Kie? Kiam?)

Nigra skatolo, uzata en la ludo "Kio? Kie? Kiam?" - estas reala nigra skatolo, proksimume kubforma, kun longo, larĝo kaj alto po duonmetro. Ĝi estas uzata por prezenti demandojn de certa speco, precipe en televida versio de la ludo. Helpantoj elportas la fermitan skatolon, la ludanta(j) teamo(j) devas laŭ priskribo de kelkaj ecoj kaj/aŭ faktoj diveni - kio situas en la skatolo (ĝi povas esti malplena - iam oni devas konjekti ankaŭ tion).

Post kiam la teamo respondis, la helpantoj malfermas la skatolon kaj ĉiuj tuj vidas, ĉu la respondo estis korekta.

La memorŝtono sur la tombo de Vladimir Voroŝilov, inventinto de la ludo "Kio? Kie? Kiam?", havas la aspekton de tia nigra skatolo.