Nino Rota

Nino ROTA (naskiĝis la 3-an de decembro 1911 en Milano, mortis la 10-an de aprilo 1979 en Romo) estis itala komponisto.

Nino Rota
Oskar-premiito
Persona informo
Nino Rota
NaskonomoGiovanni Rota Rinaldi
Naskiĝo3-an de decembro 1911 (1911-12-03)
en Milano
Morto10-an de aprilo 1979 (1979-04-10) (67-jaraĝa)
en Romo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkoronaria trombozo vd
TomboCampo Verano vd
Lingvojitala vd
LoĝlokoMilanoReĝlando Italio vd
ŜtatanecoReĝlando ItalioItalio vd
Alma materInstituto de Muziko CurtisQ12390547Milana KonservatorioNacia Akademio de Sankta Cecilia vd
Profesio
Okupokomponistodirigentoinstruistopianistoaktoroscenaristo • filmkomponisto • lektoromuzikisto vd
Laborkampoteatra arto • filma muziko vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li unue lernis pianon kaj eniris la konservatorion en Milano. Poste li lernis belartojn en la universitato de sia hejmurbo.Li estis tre bona amiko de Igor Stravinski.

Kvankam li estas tre konata kiel kreinto de filma muziko, li ankaŭ komponis kvar simfoniojn, ok operojn, kaj multajn aliajn verkojn, inter ili konĉerto por trombono.

Lia nomo estas ligata al tiu de Federico Fellini de kies filmoj li ĉiam komponis la muzikon. En 1971 li ankaŭ kreis la muzikon de la filmo The Godfather (La baptopatro).

Li mortis en Romo.