Norodom de Kamboĝo

Norodom (1834-1904) sekvis sian patron Ang Duong kiel reĝo de Kamboĝo, reganta ekde 1860 ĝismorte.

Norodom de Kamboĝo
Reĝo de Kamboĝo
Persona informo
Naskiĝo3-an de februaro 1834 (1834-02-03)
en Angkor Borei District
Morto24-an de aprilo 1904 (1904-04-24) (70-jaraĝa)
en Pnompeno
ReligioTeravado vd
ŜtatanecoKamboĝo vd
Familio
DinastioVarman vd
PatroAng Duong vd
GefratojSisowath of Cambodia • Si Votha vd
Edz(in)oQ65426699 vd
InfanojNorodom Sutharot • Norodom Yukanthor • Norodom Phangangam • Norodom Hassakan vd
Profesio
Okuporeĝo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Pagodo en praa ĉefurbo de Kamboĝo Oudong kun statuo de reĝo Norodom la 1-a 1834-1904. Die Katholische Missionen, Septembro 1904

Dum la tempo de Norodom-a regado, Kamboĝo estis sendependa protektorato de Tajlando. Tamen, la lando estis tre malforta por kontraŭstari batalojn inter Francio kaj Siamo (tiama nomo de Tajlando). En 1863, Norodom subskribis kontrakton kun Francio, igante sian landon sendependa protektorato de Francio. Tiu sendependeco daŭris ĝis 1884, kiam Francio akiris regon super la regiono.

Post morto de Norodom, sekvis lin surtrone lia duon-frato Sisovat.