Oŭjang Ŝju

OŬJANG Ŝju (en tradiciaj ĉinaj ideografoj: 歐陽脩 en simpligitaj ĉinaj ideografoj: 欧阳修 pinyine:Ouyang Xiu) (1007-22-an de septembro 1072), ĝentileca nomo: Yongshu, estis ĉina politikisto, historiisto, eseisto, kaligrafo kaj poeto de la Dinastio Song (960-1279).

Oŭjang Ŝju
Samtempa desegna portreto de Ujang Ŝju
Samtempa desegna portreto de Ujang Ŝju
Persona informo
歐陽修
Naskiĝo24-an de aprilo 1007 (1007-04-24)
en Mianyang
Morto22-an de septembro 1072
en Fuyang
Naciecoĉina
EtnoHan
Lingvojĉina vd
Ŝtatanecoĉina
Familio
PatroOuyang Guan vd
PatrinoZheng Shi vd
Edz(in)oXu Shi • Yang Shi • Xue Shi vd
InfanojOuyang Fa • Ouyang Fei • Ouyang Yi • Ouyang Bian vd
Profesio
Okupopolitikisto, historiisto, eseisto, kaligrafo, poeto
Verkado
VerkojNova Libro de Tango ❦
Nova Historio de la Kvin Dinastioj vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Oŭjang estas konata kiel majstra eseisto, kaj famiĝis pro sia shi-poezio kaj ci-poezio.

Frua Vivo

Li naskiĝis en Siĉŭano[1], kie lia patro estis juĝisto,[2] kvankam lia familio devenas el la nuntempa Ji'an, tiam nomata Luling, en Ĝjangŝio. Lia familio estis malriĉa[2][3], sed lia patrino tamen instruis al li la legadon kaj skribadon[4]. Li vaste legis, kaj precipe ŝatis la verkojn de Han Ju (Han Yu)[5]. Li ankaŭ studis la verkojn de malnovaj historiistoj[6]. Li trapasis la Ĝinŝi-ekzamenon en 1030 je sia tria provo je la aĝo de 22.[7]

Oficiala kariero

Post trapaso de la ĝinŝi-ekzameno, li nomiĝis al posteno en Lŭojango,[2][5]. Dum li estis tie, li trovis aliajn, kiu same interesiĝis pri la antikva prozo de la Han Ju (Han Yu).[5]

En 1034 li fariĝis ordiganto de tekstoj[2] ĉe la Imperia Akademio en Kajfengo.

Oŭjang estis politike reformema, kaj konatiĝis pro sia honesteco. Oni malaltigis lian rangon, kaj forsendis lin al Hubejo pro lia defendo de Fan Ĝongjan (Fan Zhongyan), sed lia reputacio rezulte kreskis.[8]

Oŭjang reiris al la kortumo en 1041 por helpi en la verkado de katalogo de la Imperia Biblioteko.[8] Dum iom da tempo oni favoris lin tie, kaj atentis liajn proponojn pri ŝanĝoj al la funkciado de la registaro. Post malmultaj jaroj, tamen, la imperiestra opinio ŝanĝiĝis, kaj oni forsendis Oŭjang-on al Anhujo.[9]

Dum la 1040-aj jaroj, oni denove revokis lin al la kortumo, kie li tenis plurajn altrangajn postenojn samtempe. La 'Nova Historio de la Dinasto Tang' verkiĝis dum tiu tempo; li kunordigis kaj estris la preparan laboron.[10]

Post la surtroniĝo de la Ŝenzong-a imperiestro en 1067, oni kalumniis Oŭjang-on ĉe la korto,[11] kaj li forsendiĝis al postenoj ĉe Anhujo, Ŝandongo, kaj Henano[2].

Oŭjang kuraĝigis kaj helpis plurajn junajn talentulojn dum sia kariero. Inter tiuj, kiujn li helpis, troviĝis Ŭang Anŝi (Wang Anshi), kaj la fratoj Su Ŝi kaj Su Ĉe[12]. Ŭang kaj Oŭjang poste malkonsentis pri politikaj aferoj[13].

Li emeritiĝis en 1071, iom pli frue ol kutime.[11]

Li mortis en 1072 en la nuntempa Fujango, Anhujo.[11] Ŭang Anŝi (Wang Anshi), unu el la politikaj kontraŭantoj de Oŭjang, tamen verkis faman elogion pri li.[11]

Prozo

Li partoprenis la Klasikan Prozan Movadon, kaj verkis proze laŭ la ekzemplo de Han Ju (Han Yu). Oni taksas lin kiel unu el la Ok Elstaraj Prozaj Majstroj de la Tang kaj Song.

Inter liaj plej famaj prozaj verkoj estas la Zujŭeng Tingĝji (Zuiweng Tingji), laŭvorte, Rakonto pri la Paviliono de la Maljuna Drinkemulo. La paviliono en la teksto estis la tiama domo de Oŭjang apud Ĉuĝou.[14]


Historiisto

Oŭjango verkis la Novan Historion de la Kvin Dinastioj, kaj kunordigis la kompilon de la Nova Libro de Tang-o (Nova Tang-a Historio). La Nova Historio de la Kvin Dinastioj traktas la tempon inter 907-960 de nia erao. Ĝi ne malkovriĝis ĝis post la morto de la aŭtoro.[15] Lia stilo estis simila al tiu de la elstara Han-Dinastia historiisto Sima Ĉjan.[10]


Kolofono al la Katalogo de Antikvaĵoj, Ujang Ŝju, 1064 – Nacia Palaca Muzeo, Tajpeo, Tajvano; legu de la dekstro maldekstren)

La Ming-dinastia verkisto Feng Menglong registris eble fikcian rakonton pri la verkado-stilo de Oŭjang en sia kolekto de noveloj, Gujin Tan'gai.[16] En la rakonto, Oŭjang kaj du kunuloj vidis ĉevalon, kiu surtretis kaj mortigis hundon, kiu kuŝis en la strato. Oŭjang proponis, ke siaj amikoj kiel eble plej koncize priskribu la eventon. Poste li mem verkis priskribon multe pli koncizan, ol tiuj de la aliaj.

Poezio

La ŝi-poemoj de Oŭjang estas konataj pro ilia malserioza, senornama stilo; liaj ci-poemoj gajnis estimon por la ci-forma poezio, kaj helpis disvastigi la formon.[17]

Liaj poemoj ofte traktas temojn de la ĉiutaga vivo, kiuj ne estis oftaj ĉe la poemoj de antaŭaj poetoj. Li traktis sin malserioze, kaj utilis karikaturon kaj troigon pli ol siaj antaŭuloj.[18] Liaj poemoj ofte rilatas al rim-ludoj, kaj lia lingva ludemo estis trajto, kiun liaj verkoj kunpartas kun poemoj de la Norda Song-Dinastio.[19]

Heredaĵo

Dum la Ming-Dinastio, Li Dongjang (Li Dongyang), kiu fariĝis la plej altranga oficialulo ĉe la Hanlin-Akademio, opiniis, ke Oŭjang Ŝju estis "ideala ekzemplo de la erudiciulo-oficialulo dediĉata kaj al publika servo kaj literatura arto", kaj laŭdis la trankvilecon kaj decon de liaj verkoj.[20]

Referencoj

Literaturo

Libroj

Artikoloj

  • Biografio de James T.C. Liu en Franke, Herbert, Sung Biographies, Wiesbaden, 1976,vol. 2, pp. 808–816.(ISBN 3-515-02412-3)
  • Carpenter, Bruce E., "Confucian Aesthetics and Eleventh Century Ou-yang Hsiu" en Tezukayama University Review (Tezukayama Daigaku Ronshu) Nara, Japanio, 1988, no. 59, pp. 111–118. ISSN 0385-7743

Eksteraj ligiloj