Objektema Paskalo

Objektema Paskalo estas aldonaĵo de Paskalo por aldoni al la lingvo objekteman programadon. Ekzistas pluraj dialektoj nomataj objektema Paskalo, sed la termino kutime temas pri la dialekto de Delphi (la grafika programilo de Embarcadero Technologies).

La unua dialekto de objektema Paskalo estis kreita de Apple Computer kun kunlaborado de Niklaus WIRTH. Pli malfrue Apple sendis al ANSI skizon por malsama dialekto, kiuneniam normiĝis. Tamen la dialekto de Delphi estas bazita sur (sed malsama ol) tiu skizo.La lasta versio, Delfio 2009, uzas unikodon.

Jen estas ekzemplo de objektema Paskalo (de Delphi):

 program Ekzemplo; type   TAuto = class   private     FJaro: integer;     FKoloro: String;     function AkiriJaron: integer;     function AkiriKoloron: String;   public     property Jaro: integer read AkiriJaron write FJaro;     property Koloro: String read AkiriKoloron write FKoloro;   end; var   Auto: TAuto; function TAuto.AkiriJaron: integer; begin   AkiriJaron := FJaro end; function TAuto.AkiriKoloron: String; begin   AkiriKoloron := FKoloro end; begin   Auto := TAuto.Create;   Auto.Jaro := 2005;   Auto.Koloro := 'Verda';   WriteLn('Jaro: ', Auto.Jaro);   WriteLn('Koloro: ', Auto.Koloro);   Auto.Free end .

Modernaj tradukiloj inkluzivas Embarcadero Delphi Arkivigite je 2013-06-24 per la retarkivo Wayback Machine (Delfio), Free Pascal Arkivigite je 1999-01-25 per la retarkivo Wayback Machine (Libera Paskalo) kaj Virtual Pascal (Virtuala Paskalo), inter aliajn.