Okupu Wall Street

Occupy Wall Street, en Esperanto "Okupu Wall Street", estas kontesta movado kontraŭ la krizo en Usono kaj kontraŭ kapitalismo, kiu havas akademian heredaĵon kiu ampleksas politikan sciencon, ekonomion kaj literaturon, sed kies organizaj principoj ŝuldiĝus al etnografio de Malagasio[1]. Ĝi komencis tuj post la alvoko de la magazino Adbusters kaj de la grupo Anonymous por protesti kontraŭ Wall Street. En Eŭropoj ili nomas sin ankaŭ foje 'indignados', hispana por 'indignuloj', referencante al la verkoIndignez-vous' (Indignu) de Stephane Hessel.

Okupu Wall Street
socia movadoprotesto • occupation
Geografia situo, 74° 0′ 40″ U (mapo)40.709166666667-74.01111111111140° 42′ 33″ N, 74° 0′ 40″ U (mapo)
Lando(j)Usono vd
SituoNov-Jorkio
Okupu Wall Street (New York)
Okupu Wall Street (New York)
DEC
Okupu Wall Street
Okupu Wall Street
Lokigo de New York en Usono
Map
Okupu Wall Street
vdr
Parolanto antaŭ aro en la parko Zuccotti, la 17-a de septembro 2011

Historio

La 17-an de septembro 2011 okazis la unua tago de okupado de Wall Street. Ĉirkaŭ mil personoj ĉeestis.

La 1-an de oktobro la kontraŭantoj provis transiri tra la Broklina Ponto, sed la polico de Novjorko arestis 700 personojn.

Protesto la 14-an tago de la okupado

Famaj subtenantoj

Famaj subtenantoj estas inter aliaj la verkisto kaj filmisto Michael Moore, la verkisto Salman Rushdie, Margaret Atwood, la lingvisto kaj pensulo Noam Chomsky kaj Radiohead.

Rimarko : Kvankam George Soros, filo de la esperantisto Teodoro Ŝvarc, en 2009 diris en gazetara opinio-artikolo, ke aĉetado de venenaj financaj havaĵoj, "provizus artefaritan vivsubtenon al bankoj per konsiderinda kosto por la impostpaganto"; li rifuzis la akuzon, ke li estas implikita en tiu protesta movado[2].

Literaturo

Stéphane Hessel, Indignu (PDF)

Jean-Jacques M'U + esperantista tradukskipo (2012), Ni, Indignuloj... okupu la mondon ! Nous, indignés...occupons le monde !, 298 pp, ABC Editions, ISBN : 9782919539154 : multlingva kolekto de esprimoj kaj bazaj tekstoj de popularaj asembleoj de la eŭropa indignula movado tradukitaj en la francan kaj Esperanton[3], pridemandante tra la lingvo Esperanto la karakteron senliman de la komunikado de la "Indignuloj"[4].

Eksteraj ligiloj

Referencoj