Olaf Scholz

germana politikisto; la 9a kanceliero de Germanio

Olaf SCHOLZ [ŝolc] (naskiĝis la 14-an de junio 1958 en Osnabrück, do nun 65-jara) estas germana juristo kaj politikisto de la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD) kaj la nuna federacia kanceliero de Germanio ekde la 8-a de decembro 2021.

Olaf Scholz
Federacia kanceliero de Germanio
Persona informo
Olaf Scholz
Naskiĝo14-an de junio 1958 (1958-06-14) (65-jaraĝa)
en Osnabrück
Religiosenreligieco vd
Lingvojgermanaangla vd
LoĝlokoRahlstedt • Potsdam vd
ŜtatanecoGermanio vd
Alma materHamburga universitato vd
PartioSocialdemokratia Partio de Germanio vd
Subskribo Olaf Scholz
Familio
PatroGerhard Scholz vd
PatrinoChristel Scholz vd
GefratojJens Scholz • Ingo Scholz vd
Edz(in)oBritta Ernst vd
Profesio
Okupopolitikistoadvokato vd
Laborkampopolitiko vd
Aktiva enBonnoBerlinoHamburgo vd
En TTTOficiala retejo vd
Federacia kanceliero de Germanio
Dum2021
AntaŭuloAngela Merkel
Ministro pri financoj de Germanio
Dum20182021
Ĉefurbestro de Hamburgo
Dum20112018
AntaŭuloChristoph Ahlhaus
SekvantoPeter Tschentscher
Ministro pri laboro kaj socialaj aferoj
Dum20072009
AntaŭuloFranz Müntefering
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Inter novembro 2007 kaj oktobro 2009 li en la federacia germania ministraro unua de Angela Merkel oficis kiel nacia ministro pri laboro kaj socialaj aferoj, transprenante la postenon de la sampartiano Franz Müntefering. Ekde novembro 2009 li estas landa prezidanto de la Socialdemokrata Partio de Germanio kaj nacia vicprezidanto de la partio.

De la 7-a de marto 2011 ĝis la 13-a de marto 2018 li oficis kiel ĉefurbestro (laŭvorte "unua urbestro") de Hamburgo. Ĉar la urboŝtato samkiel Berlino kaj Bremeno konsideratas federacia lando de Germanio, li samkiel la ĉefurbestroj de Berlino kaj Bremeno havas rangon paralelan al tiu de ministroprezidanto, la titolo de ĉefministro de la aliaj federaciaj landoj.

De la 14-a de marto 2018 ĝis la 8-a de decembro 2021 li estis ministro pri financoj kaj vic-kanceliero en la ministraro kvara de Angela Merkel.

Eksteraj ligiloj


Antaŭe:Federacia kanceliero de GermanioPoste:
Angela Merkel2021