Oldenburga dinastio

La Oldenburga dinastio (germane Haus Oldenburg) devenas de malnova nordgermana nobela dinastio kun originoj en la regiono norde de Osnabrück. Ĝia plej unua certe dokumentita ano estis Egilmar la 1-a en 1091. La nomdona kastelo Burg Aldenburg en la urbo Oldenburg situis ĉe la rivero Hunte, unuafoje menciita en 1108 kaj estis ekde la meza 12-a jarcento rezidejo de la grafoj de Oldenburg(i)o.

Oldenburga dinastio
Dinastio
Blazono
Blazono
dinastio
Dinastiaj rilatoj
FondintoEgilmar la 1-a de Oldenburgio vd
Branĉojdinastio Holstein-Gottorp vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Blazono de la grandduka dinastio Oldenburg
Blazono de la duka dinastio Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg, branĉa linio de la dinastio Oldenburg

La oldenburga dinastio regis unue kiel grafoj de Oldenburgio, poste kun siaj branĉaj linioj kiel reĝoj en pluraj eŭropaj landoj, interalie Grekio kaj Rusio, kaj en Danio kaj Norvegio eĉ ĝis hodiaŭ.

La oldenburga dinastio akiris eŭropan gravecon kiam en 1448 la oldenburga grafo Kristiano estis elektita kiel reĝo Kristiano la 1-a de Danio, Norvegio kaj Svedio.

Post li la dinastio dividiĝis en plurajn branĉojn.


La plej gravaj branĉoj

  • Oldenburg (origine grafa linio, ekde 1448 reĝoj de Danio, formortis 1863)
    • Oldenburg (grafa linio ekde 1448, formortis 1667)
    • Schleswig-Holstein-Gottorp (ekde 1544 dukoj de Ŝlesvigo-Holstinio)
      • Romanov-Holstein-Gottorp (fondita per Karl Peter Ulrich, kiu fariĝis rusa caro Petro la 3-a)
      • Holstein-Gottorp, pli aĝa linio (1751-1818 reĝoj de Svedio, formortis 1818)
      • Holstein-Gottorp, pli juna linio (1773-1918 dukoj de Oldenburgio)
    • Schleswig-Holstein-Hadersleben (1544-1580)
    • Schleswig-Holstein-Sonderburg, kun multaj pliaj branĉaj linioj, i.a.
      • Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg pli juna linio, dukoj de Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg (1825–1918), reĝoj de Danio (ekde 1863), Grekio (1863–1924 kaj 1935-1974) kaj Norvegio (ekde 1905)

Gravaj dinastianoj

Oldenburg (origine grafa linio)

Reĝoj de Danio-Norvegio

Reĝoj de Danio-Norvegio ekde 1448. La unuaj tri (ĝi Kristiano la 2-a) estis ankaŭ reĝoj de Svedio.La unio Danio-Norvegio daŭris ĝis 1814; ekde tiam la lastaj tri reĝoj (ĝis Frederiko la 7-a) nur estis reĝoj de Danio, ne plu de Norvegio.

NomoJarojRimarkoj
Kristiano la 1-a1448 - 1481reĝo de Danio, Norvegio, kaj Svedio
Johano la 1-a, Hans1481 - 1513reĝo de Danio, Norvegio, kaj Svedio
Kristiano la 2-a1513 - 1523reĝo de Danio, Norvegio, kaj Svedio
Frederiko la 1-a1523 - 1533reĝo de Danio kaj Norvegio
Kristiano la 3-a1534 - 1559reĝo de Danio kaj Norvegio
Frederiko la 2-a1559 - 1588reĝo de Danio kaj Norvegio
Kristiano la 4-a1588 - 1648reĝo de Danio kaj Norvegio
Frederiko la 3-a1648 - 1670reĝo de Danio kaj Norvegio
Kristiano la 5-a1670 - 1699reĝo de Danio kaj Norvegio
Frederiko la 4-a1699 - 1730reĝo de Danio kaj Norvegio
Kristiano la 6-a1730 - 1746reĝo de Danio kaj Norvegio
Frederiko la 5-a1746 - 1766reĝo de Danio kaj Norvegio
Kristiano la 7-a1766 - 1808reĝo de Danio kaj Norvegio
Frederiko la 6-a1808 - 1839reĝo de Danio kaj (ĝis 1814) ankaŭ de Norvegio
Kristiano la 8-a, Kristiano Frederiko1839 - 1848reĝo de Danio kaj (en 1814 mallongtempe) ankaŭ Norvegio
Frederiko la 7-a1848 - 1863reĝo de Danio

Romanov-Holstein-Gottorp

Caroj de Rusio

Fondita per Karl Peter Ulrich, kiu fariĝis rusa caro Petro la 3-a.

Holstein-Gottorp

Reĝoj de Svedio

Holstein-Gottorp, pli aĝa linio (1751-1818 reĝoj de Svedio, formortis 1818)

NomoJarojRimarkoj
Adolfo Frederiko17511771
Gustavo la 3-a17711792murdita dum maskobalo
Gustavo la 4-a Adolfo17921809
Karolo la 13-a18091818Ekde 1814 unio Svedio-Norvegio.
Lasta reĝo de dinastio Holstein-Gottorp

Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg

Al la Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg pli juna linio, mallonge nomata dinastio Glücksburg, apartenis la dukoj de Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg (1825–1918), kaj la reĝoj de Danio (ekde 1863), Grekio (1863–1924 kaj 1935-1974) kaj Norvegio (ekde 1905).

Vidu ankaŭ: Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg