Olivone (komunumaro)

Komunumaro de Kantono Tiĉino, Svislando


La komunumaro Olivone estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Blenio. Ĝi havis 1667 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Blenio.

Komunumaro Olivone
Blazono de la komunumaro Olivone
Olivone
Mapo de la komunumaro Olivone
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Blenio
ĈeflokoBlenio
Koordinatoj 46° 31′ N 8° 56′ O / 46.517 °N, 8.933 °O / 46.517; 8.933 (mapo) 8° 56′ O / 46.517 °N, 8.933 °O / 46.517; 8.933 (mapo)
Nombro de loĝantoj1667 (2011-12-31)
Areo263,90 km²
Loĝantardenseco8 loĝantoj/km²

Geografio

La komunumaro Olivone konsistas el la supra parto de la Valo de Blenio kaj limas en nordo al Kantono Grizono.

Trafiko

Tra la komunumaro kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 416 de Biasca trans la Lukomagno-Pasejo al Disentis. Pere de poŝtaŭtolinioj laŭlonge de la pasejvojo kaj al la flankaj valoj la komunumaro estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La komunumaro Olivone estiĝis kiel administra subunuo de la Distrikto Blenio en la jaro 1803 post la kreo de la Kantono Tiĉino. En la jaro 2006 ĉiuj ĝis tiam aŭtonomoj komunumoj de la komunumaro nome Aquila, Campo (Blenio), Ghirone, Olivone kaj Torre kuniĝis al la nova komunumo Blenio.

Komunumoj de la komunumaro Olivone

La komunumaro Olivone konsistas ek de 2006 el nur 1 komunumo, nome Blenio:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Blenio1667263.95049
Totale1181661,7--


Eksteraj ligiloj