Blenio (distrikto)


La distrikto Blenio estas administra unuo de Kantono Tiĉino. Ĝi havis 5477 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉeloko estas la komunumo Acquarossa.

Distrikto Blenio
Blazono de la distrikto Blenio
Valo de Campo, flanka valo de la Valo Blenio
Mapo de la distrikto Blenio
Kantono Tiĉino (administra divido)
Kantono Tiĉino
ĈeflokoBiasca
Geografia situo715212 / 146014 (mapo)46.455555568.9383333346° 27′ N, 8° 56′ O; CH1903: 715212 / 146014 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj5477  (2011-12-31)
Areo360,9 km²
Loĝantardenseco15,2 loĝantoj/km²
Federacia Kodo21,0
v • d • r

Geografio

La distrikto Blenio konsistas el la tri komunumaroj en la montara Valo de Blenio, kiu situas en nordoriento de Kantono Tiĉino. Tra la valo fluas la rivero Brenno, unu el la plej gravaj alfluantoj de Tiĉino.

Trafiko

Tra la Valo Blenio kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 416 trans Lukomagno-Pasejo al Disentis en Kantono Grizono. Antaŭ la konstruo de la veturebla vojo en malfrua mezepoko trans Gotardo-Pasejo la Lukomagno-Pasejo estis unu el la ĉefaj vojoj trans la Alpoj, ĉar ĝi krom la Gotardo-Pasejo estas la unika vojo, tra kio eblas de nordo al sudo transiri la Alpojn per nur unu pasejo. Pere de poŝtaŭtolinio de Biasca al Disentis la distrikto estas konektita al la publika transportreto.

Komunumoj de la distrikto Blenio

La distrikto Blenio konsistas el 3 komunumaroj kies komunumoj inter la jaroj 2003 ĝis 2012 kuniĝis al po unu grandkomunumo. Jen la listoj:

Komunumaro Acquarossa

BlazonoNomoLoĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Acquarossa181661,75048
Totale1181661,7--

Komunumaro Malvaglia

BlazonoNomoLoĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Serravalle199497.05050
Totale1181661,7--

Komunumaro Olivone

BlazonoNomoLoĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Blenio1667263.95049
Totale1181661,7--

Historio

Dum mezepoko la Valo Blenio apartenis al la Grafolando Stazzona kaj en la jaro 948 estis donacita al la katedrala kapitolo de Milano. En la jaro 1495 la loĝantaro de la valo pere de fideleca ĵuro submetiĝis al la regado de Urio. La valo konservis sub la ĵurkomunuma regado certan aŭtonomion kaj ĝuis pri impostaj privilegioj. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ĝi formis distrikton de la tiama Kantono Belinzono. En la jaro 1803 ĝis fariĝis surbaze de la Mediacia Akto distrikto de la tiam fondita Kantono Tiĉino.[1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj