Operejo Bastille

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Bastille, Bastille (pariza metrostacio), Gare de la Bastille kaj Placo Bastille.

La operejo Bastille (france Opéra Bastille) estas operejo lokita sur la placo Bastille en Parizo. Ĝi estis desegnita far Carlos Ott kaj inaŭgurita en 1989. Kune kun la operejo Garnier, ĝi estas unu el la du spektaklejoj de Parizo dediĉitaj al la Opéra national de Paris. La operejo Bastille administre situas en la 12-a arondismento de Parizo.

Operejo Bastille
Opéra Bastille
Opéra Bastille
Opéra Bastille
operejo
LokoParizo
 Francio
Geografia situo, 2° 22′ 14″ O (mapo)48.8519442.37055648° 51′ 7″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo)
Operejo Bastille (Parizo)
Operejo Bastille (Parizo)
DEC
Operejo Bastille
Operejo Bastille
Operejo Bastille
Map
Operejo Bastille
Malfermita13-a de julio 1989
ArkitektoCarlos Ott
Kapacito4 282
RetejoOficiala retejo
vdr

Historio

François Mitterrand, la Prezidento de la Respubliko, decidis en 1982 la konstruon de nova operejo en Parizo, iasence por malŝarĝi la operejon Garnier. Li deziris modernan kaj popularan spektaklejon, cele al la demokratigo de klasika muziko.

La elektita konstruloko estis tiu de la eksa stacidomo Gare de la Bastille, kiu situis inter la rue de Lyon kaj la rue de Charenton, apud la placo Bastille. La kanada-urugvaja arkitektisto Carlos Ott gajnis la organizitan konkurson je la 10-a de novembro 1984.

La operejo estis inaŭgurita je la 13-a de julio 1989, okaze de la 200-a datreveno de la invado de la malliberejo Bastille, per spektaklo de Bob Wilson, La Nuit avant le jour (« La Nokto antaŭ la tago »). Sed regulaj spektakloj nur ekis la 17-an de marto 1990, kun verko de Hector Berlioz.

Enteneco

  • Granda spektaklejo kun 2 700 seĝoj.
  • Amfiteatro kun 500 seĝoj.
  • Studio kun 250 seĝoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj