Orgasma festotago

Orgasma festotago okazas en la 9-a de majo en brazila urbo Esperantina (Piaŭio), ekde 2001, kiam la festotago estis aprobata de la urba parlamento. La proponanto de tiu festo estis la urba konsilanto Arimatéia Dantas. En orgasma festotago, oni metas en la stratoj afiŝojn apogantajn la orgasmon. Ankaŭ defilas ujo en formo de paro, en kiun la loĝantoj metas biletojn kun siaj deziroj. Eblas alsendi mesaĝon ankaŭ per la interreto. Sekve, vespere, okazas "sciencaj" paroladoj pri la orgasmo kaj kiel atingi ĝin. Fine, la plej maljuna prostituistino de la urbo paroladas pri siaj spertoj.

Dantas ekhavis la ideon ĉar multaj el liaj koramikinoj ne atingis orgasmon.

Eksteraj ligiloj