Oskar Hensoldt

Oskar HENSOLDT (naskiĝinta la 13-an de oktobro 1824 en Auma, mortinta la 28-an de februaro 1900 en Vajmaro[1]) estis germana kartografo kaj pejzaĝarĥitekto kiu ĉefe aktivis en Vajmaro kaj ties ĉirkaŭaĵo.

Oskar Hensoldt
Persona informo
Naskiĝo13-an de oktobro 1824 (1824-10-13)
Morto28-an de februaro 1900 (1900-02-28) (75-jaraĝa)
Okupo
Okupokartografo
vdr

Vivo

En la vajmara adresaro jam en 1843 citatas certa leŭtenanto Hensoldt.[2] Klarega identigo nur danke al la adresaro de 1846 eblas. Ĝi diferencigas inter "Lieutenant a. D. Hensoldt"[3] kaj "Kammer-Geometer-Gehilfen Oskar Hensoldt".[4] La leŭtenanto Andreas Hensoldt estas patro lia.[5] Oskar nuptis Friederike Wilhelmine Bertha Hemleb la 1-an de decembro 1851. Ne post 1851 menciatas Hensoldt ĉe Staatshandbuch für Sachsen-Weimar-Eisenach kiel Obergeometer.[6] En 1869 liaj titoloj ĉe Staatshandbuch estas "Steuer-Revisor" respektive "Steuerrath".[7] En 1891 li titolatas i.a. "Steuerrevisor" kaj "Steuerrath mit Rang und Vorrechten eines Wirklichen Rathes" al kiu oni aljuĝis diversajn altajn ordenojn.[8] Krome li ankaŭ deĵoris ekz. por la laŭnormiga ofico.[9] estante vicestro de la gimnazio.[10]

Tomboŝtono de la filo Max Hensoldt en Vajmaro

Filo lia Max Hensoldt (1852–1935) estis supera kuracisto kion atestas i.a. listo de la imperiestra Vilhelmo-akademio berlina. Tomboŝtono lia videblas sur la Historia tombejo vajmara.[11]

Verkaro

De Oskar Hensoldt kaj aliaj konatas plano por la parko de Kastelo Tiefurt antaŭ la agoj de Eduard Petzold de 1844[12], ideoj kaj realigoj por kastelo kaj parko je Ettersburg, Bad Berka kaj de en la medio. Almenaŭ la mapo de Bad Berka el 1883 de fakuloj laŭditis tre.[13] Karto el 1846 troviĝanta en la universitata biblioteko de Jena indikas la grundlimojn inter la duka ĉambra bieno Döbritschen kaj la valo Jenaer Mühltal ĝis la forsto sur la teritorio de Jena kun la manskribita noto ke la urba konsilantaro de Jena ja aprobis la de Hensoldt farita dokumento geodezia.[14]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo en la germana Vikipedio.