Otorinolaringologio

medicina fako pri orelo (oto), nazo (rino), kaj laringo
(Alidirektita el Otorinolaringologo)

Otorinolaringologioorel-naz-gorĝa medicino estas la medicina fako kiu rilatas al la oreloj, nazo, gorĝo kaj al la kolo. Ĝia nomo kaj akronimo malsamas inter diversaj landoj: en kelkaj ĝia nomo estas nur Otolaringologio (kiel en Usono kaj Britio: Otolaryngology) kaj en multaj la kompleta nomo inkludas mencion al kapa kaj kola kirurgio (ekz. en Usono Otolaryngology - Head and Neck Surgery aŭ en Portugalio Otorrinolaringologia e Cirurgia Cérvico-Facial); la du ĉefaj uzataj akronimoj estas ORL kaj ENT (tiun ĉi oni uzas en Usono, kun la signifo de Ear, Nose and Throat, t.e., orelo, nazo kaj gorĝo).

Otorinolaringologio

Ĝiaj limoj kunfandiĝas kun tiuj de aliaj fakoj, nome neŭrokirurgio, neŭrologio, alergologio, endokrinologio, ĝenerala kirurgio kaj gastroenterologio. Ĝi estas ne nur, sed ankaŭ kirurga fako, ja multaj el ĝiaj pristudataj malsanoj havas kirurgajn solvojn.

Ĉefaj studceloj

Jen listeto de la ĉefaj sanproblemoj studataj de Otorinolaringologio:

Rilate la orelojn

  • Otito (orelinflamo)
  • Surdeco
  • Vertiĝo (kapturno)
  • Facia paralizo (malfunkciado de la facia nervo, kiu responsas pri la movoj kaj gestoj de la vizaĝo)

Rilate la nazon

  • Rinito (inflamo de la nazinterno) kaj Rinosinusito (inflamo de la faciaj sinusoj)
  • Epistakso (naza sangelfluo)
  • Devojiĝo de la naza septo (precipa kaŭzo de malfacila naza spirado)

Rilate la gorĝon

  • Tonsilito, Faringito kaj Laringito (inflamo respektive de la tonsiloj, faringo aŭ laringo)
  • Ronkopatio (ronkado)
  • Benigna patologio de la voĉaj kordoj (t.e., nemortigaj malsanoj kiuj atingas la voĉaj kordoj kaj kaŭzas raŭkecon)
  • Laringa kancero, Faringa kancero
  • Fremdaj korpoj (en la faringo, laringo kaj ezofago)

Rilate la kolon

  • Ĉiuspecaj kolaj ŝveloj, inkludante malsanoj de la tiroido kaj de la salivaj glandoj

Eksteraj ligiloj

  1. Usona Akademio de Otolaringologio - Kapa kaj Kola Kirurgio
  2. Franca Societo de Otorinolaringologio kaj Kirurgio de la Facio kaj de la Kolo
  3. Brazila Asocio de Otorinolaringologio kaj Cervikofacia Kirurgio
  4. Hispana Societo de Otorinolaringologio kaj Cervikofacia Patologio
  5. Portugala Societo de Otorinolaringologio kaj Cervikofacia Kirurgio Arkivigite je 2009-02-17 per la retarkivo Wayback Machine