Otto la 4-a (Sankta Romia Imperio)

Otto la 4-a de Brunsvigo (naskiĝinta ĉirkaŭ 1175/76 en Brunsvigo[1]; mortinta la 19-an de majo 1218 en kastelo Harzburg) el la dinastio Velfoj estis ekde 1198 – sendispute nur ekde 1208 – ĝis 1218 romia-germana reĝo kaj ekde 1209 ĝis 1218 imperiestro de la Sankta Romia Imperio. Lian turbulentan regadon karakterizis la konflikto inter Ŝtaŭfoj kaj Velfoj, kaj tiu inter Francio kaj Anglio.

Otto la 4-a
Persona informo
Naskiĝoĉirkaŭ 1175/76
en Brunsvigo
Morto19-an de majo 1218 (1218-05-19)
en Harzburg
Mortis perdisenterio vd
TomboKatedralo de Brunsvigo vd
Religiokristanismo vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanio vd
Familio
DinastioVelfoj vd
PatroHenriko la Leono vd
PatrinoMatilda Plantaĝeneto vd
GefratojGertrude of Bavaria • Henry V, Count Palatine of the Rhine • William of Luneburg • Matilda of Saxony vd
Edz(in)oBeatrice of Swabia • Maria of Brabant vd
Infanoj0
Profesio
Okupomonarko vd
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Dum12091218
(Romia-germana reĝo ekde 1198/1208)
AntaŭuloHenriko la 6-a
SekvantoFrederiko la 2-a
Duko de Akvitanio
Dum1196-1198
AntaŭuloRikardo Leonkora
SekvantoRikardo Leonkora
Grafo de Poitou
Dum1196-1198
AntaŭuloRikardo Leonkora
SekvantoRikardo Leonkora
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Otto la 4-a kaj papo Inocento la 3-a etendas la manojn unu al la alia (el Heidelberg, Cod. Pal. germ. 19-23, ĉirkaŭ 1450)
La tombo de la gepatroj de Otto en la katedralo de Brunsvigo: Henriko la Leono maldekstre, Matilda dekstre, ĉe-piede la tombo de Otto

Otto la 4-a estis la tria filo de duko Henriko la Leono kaj Matilda Plantaĝeneto, filino de Henriko la 2-a de Anglio. Naskiĝdato kaj -loko estas nekonataj. Liaj pli aĝaj fratoj estis "palatinata grafo" (Pfalzgraf) Henriko de Brunsvigo (1173/74–1227) kaj Lothar (1174/1175–1190), lia pli juna frato estis duko Vilhelmo de Lüneburg (1184–1213).


Referencoj