Péter Dukász

DUKÁSZ Péter [duka:s] estas rumania hungara aktoro, reĝisoro naskita en (Oradea) la 11-an de marto 1954 kaj mortinta la 9-an de majo 2015. Li estis la filo de aktorino Anna Dukász kaj eksedzo de Enikő Szász.

Péter Dukász
Persona informo
Naskiĝo11-an de majo 1954 (1954-05-11)
en Oradea
Morto9-an de majo 2015 (2015-05-09) (60-jaraĝa)
en Timișoara
Lingvojrumana
ŜtatanecoRumanio
Alma materSzínművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat
Familio
PatrinoAnna Dukász
Edz(in)oEnikő Szász
Okupo
Okupoaktoro
vdr

Kariero

Péter Dukász apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li akiris aktoran diplomon en Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István en 1978. Li komencis sian aktoran karieron en Temesvári Állami Csiky Gergely Színház. Baldaŭ li estis konata aktoro, reĝisoro, eĉ kunteatrestro. Kelkfoje li reĝisoris ankaŭ en pluraj hungaraj teatrejoj kaj li havis ankaŭ filmajn rolojn. Depost fino de la socialismo li ankaŭ politikadis en la hungara partio kaj urba konsilantaro. Li ricevis rumanan premion en 2005.

El liaj roloj

El liaj reĝisoraĵoj

  • Tudor Popescu: Romantikus lélek, 1987
  • Mihály Eisemann: Egy csók és más semmi, 1988
  • Sławomir Mrožek: Tangó, 1993
  • Jenő Heltai: Úri menazséria, 2004

Eksteraj ligiloj

  • Spektakloj pluaj[1]

Fontoj