Parigi (fanatikismo)

fanatikismo

La anglalingvaj vortoj Shipping kaj Shippers komence devenas el la vorto relationship (Esperante: (am)rilato), kaj signifas la volon ke ŝatantaroj por du (aŭ pli) homoj, ĉu realaj aŭ fikciaj roluloj (en kino, literaturo, televido ktp.) estu kune en amrilato. En la angla, ĝi estas konsiderita kiel ĝenerala termino por la emocia engaĝiĝo de ŝatantaroj kun la farata disvolviĝo de rilato en verko de fikcio. Parigado ofte elformiĝas kiel kreiva verkado, inkluzive de fanatikfikcio kaj fanatikarto, plej ofte disvastigita interrete.

Nekutimaj paroj

Samseksa

Kiam parigante, samseksemaj paroj estas popularaj; ili kelkfoje nomiĝas „slash kaj femslash” (Eble esperantigitaj kiel „Oblikvo kaj Oblikvino”). En la animea/mangaa ŝatantaro, pruntitaj Japanaj terminoj kiel jaoi kaj juri eble povas uziĝi. Homo, kiu subtenas samseksajn parojn kaj legas aŭ skribas „slash” fikcion (eble „oblikva fikcio”) eble nomiĝas „slasher” (eble „oblikvumanto”).

Pluramemo

Amtriopoj kutime uziĝis kiel agadilo por kaŭzi konflikton en la rakonto. La facila metodo por eviti tion estas la parigado de ĉiuj tri, aŭ unu kun ambaŭ eblaj amkunuloj. Ĉi tiu ne konfuziĝu inter haremo, kiu estas kutime nur unu rolulo strebiĝinta de multaj aliaj. Situacioj kiel tio eble esti la kaŭzo de pluramema rilato. Pluramemo ne ĉiam kaŭziĝis de amtriopoj, sed tiuj, kiuj ne kaŭziĝis de amtriopoj, emas malpli akceptiĝi de la ŝatantaro.

Interspecio

Interspecio (angle: interspecies), kio kutime vidiĝis en ŝatantaroj pri komunikiloj konsistante el bestoj de diversaj specioj, kutime ne estas polemika ĝis homo pariĝis kun nehomsimila, memkonscia rolulo. Tiu estas precipe polemika kiam ĝi estas inter homo kaj besto aŭ felano. Iuj konsideras ke tiaj parigadoj estas zoofilio.

Ammalamo

Amrilatoj inter du, kiuj kanone malamas unu la alian ankaŭ okazas. Ofte la roluloj interpretiĝis ke ili kunhavu seksan tension unu kun la alia. Ĉi tiu estas unu el la plej popularaj tipoj de parigado, tamen multaj homoj kredas ke ĝi estas malbelega, kaj koncerne realaj homoj, ofenda kaj malhonora.