Patroj de la Konfederacio

Listartikolo en Vikipedio

La Patroj de la Konfederacio (angle Fathers of Confederation ; france Pères de la Confédération) estas politikistoj kiuj partoprenis en la kreado de la Kanada Konfederacio, kreita la 1-an de julio 1867. Estis 36 Patroj de la Konfederacio, inter ili la sekve unua ĉefministro de Kanado John A. Macdonald. Tiuj ĉi politikistoj partoprenis almenaŭ unufoje en unu el la konferencoj okazigitaj cele al la kreado de la konfederacio, en Kebeko kaj Charlottetown en 1864 kaj en Londono en 1866.

"La patroj de la Konfederacio": foto de pentraĵo de Robert Harris, kiu bildigas kombinon de la scenaro kaj partoprenantaro de la konferencoj en Charlottetown kaj Kebeko. La origina pentraĵo detruiĝis en 1916 kadre de bruliĝo de la parlamenta konstruaĵo.

La tabelo ĉi-sube montras la Patrojn de la Konfederacio kaj ilian partoprenon en la koncernaj konferencoj:

PartoprenantojCharlottetownKebekoLondono
Sir Adams George ArchibaldjesYjesYjesY
Sir George BrownjesYjesYneN
Sir Alexander CampbelljesYjesYneN
Sir Frederick CarterneNjesYneN
Sir George-Étienne CartierjesYjesYjesY
Sir Edward Barron ChandlerjesYjesYneN
Sir Jean-Charles ChapaisneNjesYneN
Sir James CockburnneNjesYneN
George ColesjesYjesYneN
Robert B. DickeyjesYjesYneN
Charles FisherneNjesYjesY
Sir Alexander Tilloch GaltjesYjesYjesY
Sir John Hamilton Gray (Insulo de Princo Eduardo)jesYjesYneN
Sir John Hamilton Gray (Nov-Brunsviko)jesYjesYneN
Sir Thomas Heath HavilandneNjesYneN
William Alexander HenryjesYjesYjesY
Sir William Pearce HowlandneNneNjesY
John Mercer JohnsonjesYjesYjesY
Sir Hector-Louis LangevinjesYjesYjesY
Andrew Archibald MacdonaldjesYjesYneN
Sir John A. MacdonaldjesYjesYjesY
Jonathan McCullyjesYjesYjesY
William McDougalljesYjesYjesY
Thomas D'Arcy McGeejesYjesYneN
Peter MitchellneNjesYjesY
Sir Oliver MowatneNjesYneN
Edward PalmerjesYjesYneN
William Henry PopejesYjesYneN
John William RitchieneNneNjesY
Sir Ambrose SheaneNjesYneN
William SteevesjesYjesYneN
Sir Étienne-Paschal TachéneNjesYneN
Sir Samuel Leonard TilleyjesYjesYjesY
Sir Charles TupperjesYjesYjesY
Edward WhelanneNjesYneN
Robert Duncan WilmotneNneNjesY

Vidu ankaŭ