Paul Anka

Paul Albert ANKA (Otavo, Kanado; 30-a de julio 1941) estas kanad-usona kantaŭtoro kaj aktoro. Anka ascendis al famo fine de la 1950-aj jaroj, kaj tia li estis laŭlonge de la 60-aj kaj 1970-aj jaroj per kantoj kiel «Diana», «Lonely Boy», «Put Your Head on My Shoulder» kaj «(You're) Having My Baby». Li kreis komponaĵojn tre konatajn, kiel la muziko de la programo The Tonight Show Starring Johnny Carson kaj unu de la plej sukcesaj kantoj de Tom Jones, nome «She's a Lady».

Paul Anka
Persona informo
Paul Albert Anka
NaskonomoPaul Albert Anka
Naskiĝo30-an de julio 1941 (1941-07-30) (82-jaraĝa)
en Otavo
Lingvojangla vd
LoĝlokoOtavo vd
ŜtatanecoUsonoKanado vd
Alma materFisher Park High School vd
Familio
Edz(in)oAnna Anka vd
InfanojAmanda Anka • Anthea Anka vd
Profesio
Okupoaktoro • filmaktoro • kantaŭtorokantistokomponistomuzikisto vd
Laborkampopop-muziko • popola muziko vd
Aktiva dum1955– vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Paul Anka en 1961.

Li verkis ankaŭ la anglalingvan vortumadon de muziko de Claude François kaj Jacques Revaux, aŭ la vortumado de la furorkanto de Frank Sinatra nome «My Way», kiu estis kantita de multnombraj artistoj, kiel Elvis Presley kaj Raphael. Paul Anka eniris en la Famtrotuaro de Kanado en 2005.

En 1983 li verkis kanton kun Michael Jackson, nome «I Never Heard», kiu estis renomita en 2009 al «This Is It».[1] Alia kanto kiun li verkis kun Jackson en tiu sama sesio estis «Love Never Felt So Good»; ĝi paeris en la disko Xscape en 2014.

Kelkaj diskoj

  • 1957: Diana
  • 1958: Crazy love
  • 1958: You Are My Destiny
  • 1959: It's Time to Cry
  • 1959: Lonely Boy
  • 1959: I Miss You So
  • 1959: (All of A Sudden) My Heart Sings
  • 1959: Puppy Love
  • 1959: Put Your Head on My Shoulder
  • 1961: Tonight My Love, Tonight
  • 1974: Having My Baby (kun Odia Coates)
  • 1974: I Don't Like to Sleep Alone (kun Odia Coates)
  • 1974: One Man Woman/One Woman Man (kun Odia Coates)
  • 1975: Times of Your Life
  • 1983: Hold Me Till The Morning Comes
  • 1989: Somebody loves you
  • 1996: Paul Anka - Amigos
  • 2005: Rock Swings # 9 UK
  • 2007: Classic Songs - My Way

Notoj

Eksteraj ligiloj