Paul Celan

germanlingva poeto kaj tradukisto

Paul CELAN [paŭl ĉelan], origine: Paul ANTSCHEL (naskiĝis la 23-an de novembro 1920, mortis la 20-an de aprilo 1970) estis germanlingva poeto kaj tradukisto.

Paul Celan
Persona informo
Paul Celan
NaskonomoPaul Antschel
Naskiĝo23-an de novembro 1920 (1920-11-23)
en Ĉernivco, Cernăuți County,  Reĝlando Rumanio
Morto20-an de aprilo 1970 (1970-04-20) (49-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Mortis prosinmortigo vd
Mortis perdrono vd
TomboPariza tombejo de Thiais vd
Lingvojgermanarumanafranca vd
ŜtatanecoFrancioRumanio vd
Alma materĈernivca Universitato vd
Subskribo Paul Celan
Familio
Edz(in)oGisèle Lestrange vd
AmkunuloIngeborg Bachmann vd
ParencojSelma Meerbaum-Eisinger vd
Profesio
Okupopoeto • kantotekstisto • eseisto • tradukisto vd
Aktiva enParizo vd
Verkado
VerkojMortfugo ❦
Sprachgitter vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Paul Celan naskiĝis en Ĉernivco kiel filo de germanlingvaj judoj. Li vizitis german-hebrean bazlernejon kaj poste rumanan gimnazion, kie li en la jaro 1938 finis la abiturientan ekzamenon. Samjare li komencis studi medicinon en Tours, Francio, sed unu jaron poste li revenis al sia naskiĝurbo por studi romanistikon.

Kiam en 1941 germanaj kaj rumanaj trupoj okupis la urbon, la judoj devis ekloĝi en geto. En 1942 liaj gepatroj estis forportitaj: La patro iom poste mortis pro tifo, la patrino estis mortpafita. Paul Celan fuĝis el la geto, sed venis al rumana laborkampo. En decembro 1944 li revenis al sia - intertempe soveta - hejmurbo kaj daŭrigis sian studadon.

De 1945 ĝis 1947 li laboris en Bukareŝto kiel lektoro kaj tradukisto. En 1947 li fuĝis tra Hungario al Vieno kaj unu jaron poste li ekloĝis en Parizo. En 1955 li iĝis franca civitano. Psike grave malsana, li finis sian vivon per suicido.

Listo de verkoj

  • Der Sand aus den Urnen (poemoj, 1948)
  • Mohn und Gedächtnis (poemoj, 1952)
  • Von Schwelle zu Schwelle (poemoj, 1955)
  • Sprachgitter (poemoj, 1959)
  • Die Niemandsrose (poemoj, 1963)
  • Atemwende (poemoj, 1967)
  • Fadensonnen (poemoj, 1968)
  • Lichtzwang (poemoj, 1970)
  • Schneepart (poemoj, eld. 1971)
  • Zeitgehöft (poemoj, eld. 1976)

Listo de premioj