Paul Féval

Paul Henri Corentin FÉVAL (n. la 29-an de septembro 1816 - m. la 8-an de marto 1887) estis franca romanisto kaj dramisto. Li populariĝis kiel la aŭtoro de pluraj romanoj kun spadistoj kaj romantikaj intrigoj, ekzemple kun Le Loup Blanc ("La Blanka Lupo", 1843), kaj la tre sukcesa Le Bossu ("La Ĝibulo", 1857). Li cetere verkis famajn, vampirajn fikciojn : Le Chevalier Tènèbre ("La Kavaliro Tenebro", 1865), Le Vampire (1865) kaj La Ville Vampire (1874).

Paul Féval
Persona informo
Paul Henry Corentin Féval
Paul Féval
NaskonomoPaul Henry Corentin Féval
Naskiĝo29-an de septembro 1816 (1816-09-29)
en Hôtel de Blossac, Renno
Morto7-an de marto 1887 (1887-03-07) (70-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
TomboTombejo de Montparnasse vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materÉmile Zola school in Rennes • Universitato de Rennes vd
Partioroyalism vd
Subskribo Paul Féval
Familio
InfanojPaul Féval vd
Profesio
Alia nomosir Francis Trolopp • Daniel Sol • Francis Trolopp vd
Okupoverkistodramaturgo • romanisto • advokato • kantotekstisto vd
Verkado
VerkojLe Bossu ❦
The Vampire Countess ❦
The White Wolf ❦
Q3212106 ❦
The Mysteries of London ❦
Monsieur de Charette vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Féval redaktis plurajn, tre sukcesajn romanojn pri sia denaska regiono, Bretonio, kaj pri la monto Sankta Mikaelo, ekzemple en La Fée des Grèves (1850). Sed antaŭ ĉio, Féval estas rigardita kiel unu el la fondintoj de krimliteraturo. Lia majstroverko, Les Habits Noirs ("La Nigraj Vestaĵoj", 1863-1875), estas krimsagao da sep romanoj, kies redaktado daŭris 12 jarojn.

Kiam li subite malprosperiĝis pro financa skandalo, Féval fariĝis fervora kristano, haltis verki krimromanojn kaj ekokupiĝis pri religiaj romanoj.

Vidu ankaŭ

Vikifonto
Sur Vikifonto legeblas verkoj fare de Paul Féval