Pierre-Elliott Trudeau

(Alidirektita el Pierre Trudeau)

Joseph Philippe Pierre Yves Elliott TRUDEAU (naskiĝis la 18-an de oktobro 1919, mortis la 28-an de septembro 2000), konata kiel Pierre Elliott TRUDEAU, estis la dekkvina Ĉefministro de Kanado de la 20-a de aprilo 1968 ĝis la 4-a de junio 1979 kaj de la 3-a de marto 1980 ĝis la 30-a de junio 1984.

La Tre Hon.
Joseph Philippe Pierre Yves Elliott Trudeau
Ĉefministro de Kanado
Persona informo
Pierre Elliott Trudeau
NaskonomoJoseph Philippe Pierre Yves Elliott Trudeau
Naskiĝo18-an de oktobro 1919 (1919-10-18)
en Montrealo
Morto28-an de septembro 2000 (2000-09-28) (80-jaraĝa)
en Montrealo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perprostata kanceromalsano vd
TomboSt-Rémi-de-Napierville Cemetery vd
Religiokatolikismo vd
Lingvojfrancaangla vd
ŜtatanecoKanado vd
Alma materFaculté de droit de l'Université de Montréal • Londona Lernejo de Ekonomiko • John F. Kennedy School of Government • Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Collège Jean-de-Brébeuf vd
PartioLiberala Partio de Kanado vd
Subskribo Pierre-Elliott Trudeau
Familio
DinastioTrudeau family vd
PatroCharles Trudeau vd
PatrinoGrace Elliott vd
GefratojCharles Elliott Trudeau vd
Edz(in)oMargaret Trudeau vd
InfanojJustin Trudeau • Alexandre Trudeau • Michel Trudeau • Sarah Coyne vd
Profesio
Okupopolitikistoadvokatoĵurnalistojuĝisto • taglibristo • memuaristo • juristoinstruisto vd
Aktiva enOtavo vd
15-a ĉefministro de Kanado
Dum19681979
AntaŭuloLester B. Pearson
SekvantoJoe Clark
2-a periodo
Dum19801984
AntaŭuloJoe Clark
SekvantoJohn Turner
kanada justicministro
Dum19671968
AntaŭuloLouis Cardin
SekvantoJohn Turner
estro de la Liberala Partio de Kanado
Dum1968-1984
AntaŭuloLester Pearson
SekvantoJohn Turner
kanada opoziciestro
Dum19791980
AntaŭuloJoe Clark
SekvantoJoe Clark
deputito por distrikto Mount Royal
Dum19651984
AntaŭuloAlan Macnaughton
SekvantoSheila Finestone
prezidanto de la G8
Dum1981
AntaŭuloArnaldo Forlani
SekvantoFrançois Mitterrand
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en la provinco Kebekio. Post siaj studoj en jezuita lernejo Jean de Brebeuf, li studis en Universitatoj de Montrealo, Harvardo kaj Parizo, same kiel en Londono en la School of Economics (Lernejo de la Ekonomiko).

En 1944 li aniĝis kiel juristo kaj politiksciencisto en la advokata kamero de Kebekio. En 1961 ricevas li profesoran postenon en la universitato de Montrealo.

Li akiris sidlokon en la kanada malsupra ĉambro en la Liberala Partio de Kanado, en 1965. Baldaŭ li iĝis la kanada ministro pri justico. Finfine li iĝis en 1968 la 15-a ĉefministro de Kanado kaj estis kritikita pro siaj decidoj dum la Oktobra krizo. Li oficis - krom kelkaj monatoj - ĝis 1984, kiam li retiriĝis jam 65-jara kaj laboris plu kiel advokato.

Li tute retiriĝis en 2000 pro Parkinsona malsano kaj iom poste mortis je kancero. Li havis 3 filojn (Justin, Alexandre kaj Michel), el kiuj unu (Michel) mortis en lavanga akcidento en 1998.

Li batalis dum sia politika agado por la interkompreniĝo de la angla kaj franca partoj de Kanado. Tiel li iniciatis dulingvajn lernejojn, apogis la multkulturismon.

En 1984 li ricevis la pacopremion de Albert Einstein.

Ekde la 1-a de januaro de 2004, lian nomon portas la internacia flughaveno de Montrealo (Aéroport international Pierre-Elliott-Trudeau de Montréal).

el Ede

TRUDEAU, Pierre Elliott (Trüdo, Pjer-Elijot)Unu el la fondintoj de la revuo Cité Libre. Profesoro pri Juro ĉe la Université de Montréal (1961-1965). Publikigis interalie "Deux innocents en Chine rouge", "Le fédéralisme et la société canadienne-française" kaj "Les cheminements de la politique". Dum li estis ĉefministro, en 1982, la kanada konstitucio estis repatriigita al Kanado.

Eksteraj ligiloj