Piktogramo

Piktogramo (aŭ bildsimbolo) estas bildo de objekto aŭ procezo (ago), uzata kiel kategoria aŭ individua simbolo de ĝi. Ordinare ĝi estas abstraktigita per forlaso de detaloj, por eviti asociadon kun reala objekto.

En internacia trafiko (fervojo, flughavenoj, ŝipoj, aŭtovojoj) piktogramoj estas uzataj por komuniki sen uzo de iu konkreta lingvo.La unikodaj tavoloj "Miksaj simboloj" kaj Dingbats (2600–27FF) enhavas kelke da ofte uzataj piktogramoj. Jen kelkaj unikodaj ekzemploj:

piktogramonumerosignifo
0x2600suna vetero
0x2601nuba vetero
0x2602pluva vetero
0x2603neĝa vetero
0x260Etelefono
0x267Finstalaĵo por radseĝuloj
0x2678recikligo de rubaĵoj
0x2693ankro, simbolas havenon
0x26A0averto
0x26A1averto de alta elektra tensio
0x2708aviadilo
0x2709letero; poŝto

Problemo de piktogramoj estas, ke oni emas supertaksi ilian kulturan universalecon. Praktiko montras, ke la signifon de multaj piktogramoj necesas lerni kvazaŭ fremdlingvajn vortojn.

Restoracio
Necesejo

Komputado

En komputado piktogramoj estas uzataj por simboli objektojn aŭ funkciojn de komputiloj, ekz. presilon, dokumenton, retpoŝton.Eblas ekigi operaciojn pri tiuj objektoj pere de alklako, helpe de menuo aŭ per rekta manipulado, t. e. trenado kaj faligo.En tiu senco oni uzas ankaŭ, sub influo de la angla lingvo, la vorton ikono (komputiko).