Pio la 11-a

papo de la katolika eklezio

Pio la 11-a, naskita kiel Achille Ratti [aKIle RAti] la 31-an de majo 1857 en Desio (provinco de Milano), mortinta la 10-an de februaro 1939 en Romo, estis papo de la 6-a de februaro 1922 ĝis sia morto. Li estis elektita papo en la plej longdaŭra voĉdono de la 20a jarcento, kiu inkluzivis 14 voĉdonadojn.

Papo
Papo
Pio la 11-a
259-a papo de la katolika eklezio
NaskonomoAchille Ratti
Pontifikode 6-a de februaro 1922
ĝis 10-a de februaro 1939
AntaŭuloBenedikto la 15-a
SekvantoPio la 12-a
Persona informo
Naskiĝo31-a de majo 1857
en Desio, Italio
Morto10-a de februaro 1939
en Vatikano
Mortokialokorinfarkto [#]
TomboVatikanaj Grotoj [#]
Alma materPontifika Gregoria UniversitatoUniversitato de Romo "La Sapienza" [#]
Lingvojitala lingvo [#]
Subskribo Pio la 11-a
Familio
PatroFrancesco Ratti [#]
PatrinoTeresa Ratti [#]
Ĉefepiskopo de Milano
Dum1921–1922
AntaŭuloAndrea Ferrari
SekvantoEugenio Tosi
[#]Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post lia elekto, Pio la 11-a renovigis la praktikon de publika preĝo de la vatikana balkono, kiu ĉesis kun la fino de la papa ŝtato en 1870. Pio la 11-a ne vidis sin engaĝita al iu regadosistemo, argumentante ke la eklezio konsentis pri iu sistemo kiu permesus konsciencliberecon al kristanoj. Li subtenis katolikan misian agadon en Afriko kaj Azio.

En la nomo de Pio la 11-a, la Lateranaj Traktatoj kun Italio estis subskribitaj, kiuj establis la Vatikanurban ŝtaton, establis katolikan kristanismon kiel la oficialan religion de Italio, kaj donis al la eklezio la mandaton pri la edziĝo en Italio. Konkordato kun Nazia Germanio agnoskis la statuson de la eklezio kaj ĝian aŭtonomion, dum kiuj la papo devigis la germanan katolikan partion malfondiĝi.

Mit brennender Sorge (Kun brula zorgo) estas encikliko de la papo Pio la 11-a pri la situacio de la Katolika Eklezio en la Nazia Germanio, publikigita la 14an de marto 1937.

Pio la 11-a estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

En Esperanto Aperis