Plagioklazo

En mineralogio, plagioklazoalbita-anortita serio estas serio de feldspataj mineraloj.

Priskribo

Plagioklazo estas kontinuaĵo de mineralaj specioj. La finoj de la spektro estas albito (NaAlSi3O8) kaj anortito (CaAlSi2O8). En la mezo de la spektro, natriaj kaj kalciaj atomoj povas anstataŭiĝi inter si.

Plagioklazo estas grava komponanto de la Terkrusto. Ĝi ankaŭ abunde troviĝas en la altaĵoj de la Luno. Analizo de emisia spektro el Marso sugestas, ke plagioklazo estas la plej ofta mineralo en Marso.[1]

Listo de plagioklazaj mineraloj

Enhavoj de plagioklazaj mineraloj
Nomo% CaAl2Si2O8
% NaAlSi3O8Bildo
Anortito90–10010–0
Bajtaŭnito70–9030–10
Labradorito50–7050–30
Andezino30–5070–50
Oligoklazo10–3090–70
Albito0–10100–90

Historio kaj etimologio

J. F. C. Hessel

La germana mineralogo Johann Friedrich Christian Hessel (1796–1872) pruvis, en 1826, ke tiuj diversaj mineraloj formis unu kontinuan serion.[2] La terminon plagioklazo inventis Johann Friedrich August Breithaupt (1791–1873) en 1847,[3] kongrue kun ortoklazo ktp.

La termino plagioklazo devenas de la helenaj πλάγιος plágios “oblikva” kaj κλᾰ́σῐς klásis “rompo”, pro la du klivanguloj de tiuj mineraloj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj