Pong

1972 videoludo

Pong estas adapto de tabloteniso por komputiloj. Ĝi estis la unua populara elektronika ludo. Pong estis vendata la unuan fojon de Atari en 1972, sed aliaj similaj videoludoj estis kreitaj antaŭe.

Pong
DisvolvoAtari, Inc.
EldonintoAtari, Inc.
Sekvita deAtari 2600
Platformoarkado
Ĝenrosporta videoludo
Ludomanieroshared/splitscreen multiplayer
vdr
pong
La videoludo pong, kiu unue trafis la merkatojn en 1972, estas unu el la plej vendataj ludoj de la kompanio Atari de ĉiuj tempoj.

Ludmaniero

Oni ludas Pong-on kiel tablotenison. Kvadrateto estas la pilko, kiu moviĝas tra la ekrano de unu flanko al la alia. Kiam la pilko pasas preter iu rakedo kaj tuŝas iun flankon de la ekrano, la alia ludisto ricevas unu poenton. Kiam la pilko tuŝas la supran aŭ malsupran parton de la ekrano, kaj kiam ĝi tuŝas rakedon, ĝi ŝanĝas sian direkton. La ludistoj devas movi sian rakedon vertikale por eviti la preterpason de la pilko.

Oni povas ludi Pong-on sole kontraŭ la komputilo; aŭ duope, ĉiu ludanto kun sia rakedo.

Historio

La unua tablotenisa elektronika ludo (sed ne la unua elektronika ludo) estisfarita de William A. Higinbotham en Brookhaven National Laboratory de Usonoen 1958. La nomo de tiu ludo estis Tennis for Two (teniso por du). Oni ludisTennis for Two per oscilografo.

En 1966, Ralph Baer, kiam li laboris por Sanders Associates, kreis projektonpor ludi simplajn ludojn per televidiloj. Li patentis siajn ideojn, kaj kreisludon, kiu similis al Pong. En 1970, Ralph Baer demonstris sianvideoludosistemon al Magnavox. Tiam Magnavox kaj Sanders Associates kuniĝispor krei Odyssey 1TL200.

En 1972, la sistemo Magnavox Odyssey estis demonstrata en Burlingame,California, Usono, kie Nolan Bushnell unue ludis la tablotenisan ludon deOdyssey. Nelonge poste, Nolan Bushnell kun sia amiko Ted Dabney kreis laentreprenon Atari. Li dungis Allan Alcorn por krei Pong-on, la unuan videoludon kun la nomo de la entrepreno Atari. La unuaj Pong-maŝinoj funkciis per monero. Oni lanĉis hejmajn versiojn de Pong en 1975.

Versioj

Malgraŭ la sukceso de Atari, ĝi konstruis nur kelkajn el la multaj Pong-maŝinoj. Multaj kopiis Pong-on, kaj faris malsamajn versiojn, inkluzive versiojn por kvar ludantoj. Atari provis konfuzi la kopiistojn per mismarko de la cirkvitoj de la maŝinoj.

Nuntempe, troveblas multaj videoludoj similaj al Pong, kiel senpagaj interretaj ludoj, kiel sekretaj ludetoj ene de pli modernaj programoj, kaj aliaj versioj.

Eksteraj ligiloj

Historio

Pong-ludoj en la interreto