Portalo:Azerbajĝano

Flago de Azerbajĝano
Flago de Azerbajĝano
Blazonŝildo de Azerbajĝano
Blazonŝildo de Azerbajĝano
Azerbajĝano


Portalo pri Azerbajĝano

red.


Azerbajĝano en Mondo
Azerbajĝano en Mondo

Azerbajĝano (en la azera lingvo: Azərbaycan),oficiale la Azerbajĝana Respubliko (azere: Azərbaycan Respublikası), estas eŭrazia lando situanta en Kaŭkazio ĉe la bordo de la Kaspia Maro. Ĝi havas landlimojn kun Rusio norde, kun Kartvelio kaj Armenio okcidente kaj kun Irano sude.

La nuna teritorio de Azerbajĝano estis la regiono kie antaŭe ekzistis Kaŭkaza Albanio, kristana nacio tre ligata al la armenoj. Ĝi estis inter la unuaj ŝtatoj de la mondo kie kristanismo estis la ŝtata religio. Post la amasa elmigrado de la tjurkoj en la regionon la loka loĝantaro kaj la tjurkoj rasmiksiĝis kaj naskiĝis la azeroj kiuj heredis tradiciojn eĉ ekde la zoroastra epoko kaj kristana sed kun la islama religio.

Azerbajĝano fariĝis la unua laika demokratia respubliko el la islama mondo en 1918 post la malapero de la Rusa Imperio kaj la sendependiĝo de la kaŭkazaj teritorioj. Ĝi kuniĝis kun Armenio kaj Kartvelio en federacia demokratia respubliko dum du jaroj. Poste ĝi fariĝis sola sendependa respubliko kaj post okupado de Kaŭkazio far la sovetoj ĝi fariĝis ĝis 1936 kaŭkaza federacia respubliko. De 1936 ĝis 1991 ĝi estis unu el la 15 sovetaj respublikoj.



Ĉu vi scias...

red.


...ke en Bakuo estas la plej malalta mensogado ĉefurbo en la mondo?



Bildo de la monato

red.


Hirkaniaj-kaspiaj arbaroj en la distrikto de Leriko.



Malnova Urbo

red.


Pordego de la malnova urbo en Bakuo
Pordego de la malnova urbo en Bakuo

Malnova Urbo en Bakuo (azerbajĝane İçəri Şəhər) estas historia kerno de Bakuo, la ĉefurbo de Azerbajĝano.



Masakro de Hoĝali

red.


Masakritaj infanoj
Masakritaj infanoj

La Masakro de Ĥoĝali kaŭzis la morton al plurcentoj da azeraj civiluloj en la urbo Ĥoĝali inter la 23-an kaj la 26-an de februaro 1992 dum la milito en Montara Karabaĥo.