Preĝejo Sankta Johano (Caen)

La Preĝejo Sankta Johano (france Église Saint-Jean) estas la paroĥa preĝejo de kvartalo Saint-Jean en Caen. La preĝejo estis klasita de la Historiaj monumentoj en 1840[1].

Preĝejo Sankta Johano
Église Saint-Jean
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Francio
RegionoNormandio
DepartementoCalvados
MunicipoCaen

Geografia situo

, 0° 21′ 28″ U (mapo)49.18059-0.35772149° 10′ 50″ N, 0° 21′ 28″ U (mapo)
Bazaj informoj
ReligioKatolika
StatusoParoĥo
Arkitektura priskribo
Konstrustilogotika - Renesanca
Konstruado15-a - 16-a jc
Mapo
Preĝejo Sankta Johano (Caen) (Caen)
Preĝejo Sankta Johano (Caen) (Caen)
DEC

Map

Ligiloj
vdr

La unua loko de diservo, dediĉita al la Sankta Johano la Evangeliisto, estis fondita en la 7-a jarcento sur romia vojo transiranta la marĉojn de la pli malalta valo de rivero Orne; ĉi tiu akso liganta Augustodurum (Bayeux) al Noviomagus Lexoviorum (Lisieux) poste fariĝis Strato Exmoisine, nun Strato Saint-Jean. En 1954-1956, monolitaj sarkofagoj faritaj el ŝtono de Caen estis malkovritaj dum konstru-laboro en la preĝejo. Ili atestas pri la probabla ekzisto de malgranda nekropolo laŭ la romia vojo kaj oratorio fondita apude. El ĉi tiu antaŭ-romanika sanktejo, restas nenio.

Bildgalerio

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Church of Saint-Jean de Caen en la angla Vikipedio.