Proverbaro Esperanta
Proverbaro Esperanta [1] estas la unua kolekto de proverboj en Esperanto. Ĝin aranĝis L. L. Zamenhof laŭ verko de sia patro Marko Zamenhof (Frazeologio rusa-pola-franca-germana). Ĝi enhavas 2630 proverbojn.
Proverbaro Esperanta | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Ludoviko Lazaro Zamenhof | |
Eldonjaro | 1910 | |
Urbo | Parizo | |
Eldoninto | Hachette | |
Konsisto
La Proverbaro konsistas el 2 630 proverboj, ordigitaj laŭ baza termino: pri abeloj, pri abismo kaj tiel plu.
Eldonoj
La unua eldono aperis en 1910.Ekzistas ankaŭ eldonoj el 1925, 1961 (Stafeto), 1974 (Stafeto) kaj 1990 (eldonita en Ĉinujo).
Moderna versio
Baza moderna versio de la Proverbaro Esperanta kaj multe pli kompleta estas la "Oklingva proverbaro" redaktita de Petro Desmet kaj liaj kunlaborantoj[2][3].
Recenzoj
|
Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.
- Malantaŭa paĝo de Proverbaro Esperanta, 1925
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Proverbaro Esperanta, skanita versio el 1910 en Wikimedia Commons
Teksto de Proverbaro Esperanta (en Esperanto):
- Proverbaro Esperanta, ÖNB, Vieno
- http://catherinebkrause.com/wp-content/uploads/2018/03/Proverbaro-Esperanta-3.html
- Esperanta Proverbaro
Aliaj ligiloj: