Provinco Reĝurbo

Reĝurbo (hispane Ciudad Real) estas provinco de Hispanio situa en la regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi loĝigas 510 122 loĝantojn (laŭ kalkulado de 2007) kaj enhavas 19 813 km² de surfaco en siaj 102 municipoj. La provinca ĉefurbo estas Ciudad Real, esperante Reĝurbo. Ĝi limas norde kun la provinco de Toledo, nordoriente kun la provinco de Cuenca, oriente kun la provinco de Albacete, sude kun la provincoj de Córdoba kaj Jaén kaj okcidente kun la provinco de Badajoz.

Provinco Reĝurbo
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

ĈefurboCiudad Real City
- koordinatoj, 4° U (mapo)39-439° N, 4° U (mapo)
Plej alta punktoQ56436434 [+]
- alteco1 371 msnm [+]
Plej malalta punktoGvadiano [+]
- malalteco360 msnm [+]
Akvokolektejo19 813 km² (1 981 300 ha) [+]
Areo19 813 km² (1 981 300 ha) [+]

Loĝantaro492 591 [+] (2021)
Denseco24,86 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo13 [+]
ISO 3166-2ES-CR

Provinco Reĝurbo (Tero)
Provinco Reĝurbo (Tero)

Provinco Reĝurbo (Provinco Ciudad Real)
Provinco Reĝurbo (Provinco Ciudad Real)
DEC
Provinco Reĝurbo
Provinco Reĝurbo

Map
Provinco Reĝurbo

Vikimedia Komunejo:  Province of Ciudad Real [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Distriktoj kaj Subdistriktoj

La limoj de la provinco Reĝurbo estas praktike tiuj de la iama provinco Manĉo, kiu havis kiel ĉefurbon la urbon de Almagro; kaj el kiu oni ne inkludis la distriktojn de Kamparo de Sankta Johano, Sierra Morena, kaj Montoj de Toledo.

Krome, la provinco estas dividebla laŭ distriktoj kaj subdistriktoj. La antikva distrikto de Manĉo ciudareala, enhavis la subdistriktojn de: Kamparo de Kalatrava (de la samnoma Ordeno de Kalatrava, Kalatravo aŭ Calatrava), en la centro; sudokcidente, la Valo de Alkudjo; kaj oriente, la Kamparo de Montiel. Aliaj subdistriktoj estis: nordokcidente, la Montoj (Ciudad Real); sudoriente, Sierra Morena; nordoriente, la subdistrikto de Kamparo de Sankta Johano, ĉar posedis ĝin la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo (kio nune estas konsiderata erare kiel parto de Manĉo tradicia).

Alimaniere dirate la provinco Reĝurbo estis posedaĵo de 3 militaj ordenoj, inter kiuj estis oftaj la kvereloj.

Resumo:

Tipegaj ventomueliloj de Campo de Criptana; vidu Kiĥoto

La Diputación Provincial de Ciudad Real uzas komarkan dividon, baze sur ses komarkoj kiuj estas la jenaj:[1][2]

Geografio

La pejzaĝo estas kiel tiu de la suda duono de la Hispana Centra Ebenaĵo; do ebena tipo kun malaltaj montetoj. Sude de la provinco estas la montoĉeno Sierra Morena, kies ĉefa trapasejo al la regiono de Andaluzio estas Despeñaperros (Hundelmontigejo). Norde estas limigita de la malalta montoĉeno Montoj de Toledo.

La ĉefa riverbaseno estas tiu de la rivero Gvadiano. Tiu rivero naskiĝas ĉe Ruidera, oriente de la provinco, kaj malaperis kaj reaparis ĉe Villarrubia de los Ojos (nune la rivero suferas draste akvoperdon kaj ne tiom fluas). Kelkaj el ties alfluantoj en la provinco estas Bullaque, Cigüela, Záncara kaj Jabalón.

La klimato de la provinco estas mediteranea kontinentigita, kun unu el la plej drastaj temperaturaj ŝanĝoj el la Iberia duoninsulo. Tio kaŭzas tre malvarmajn vintrojn kaj tre varmajn kaj sekajn somerojn.

Plej loĝataj urboj kaj vilaĝoj

Plej loĝataj urboj kaj vilaĝoj
RangoMunicipoLoĝantaro
Ciudad Real71.005
Puertollano50.838
Tomelloso35.637
Alcázar de San Juan29.693
Valdepeñas28.570
Manzanares18.791
Daimiel18.078
La Solana16.039
Campo de Criptana14.314
10ªMiguelturra12.912
11ªSocuéllamos12.333
12ªBolaños de Calatrava12.237
13ªVillarrubia de los Ojos10.628
14ªHerencia8.580
15ªAlmagro8.482
16ªPedro Muñoz8.237
17ªMalagón8.124
18ªArgamasilla de Alba7.161
19ªAlmodóvar del Campo6.790
20ªMembrilla6.467

Transporto

La provinco troviĝas survoje de Toledo aŭ Madrido al Andaluzio, la ĉefa veturvojo de Hispanio dum preskaŭ ties tuta historio, kaj pro tio transporto neniam estis problemo en Reĝurbo. La aŭtoŝoseo A-4 trapasas el norde suden la provincon inter Puerto Lápice kaj Almuradiel survoje el Madrido al Andaluzio. La ĉefurbo, Puertollano kaj aliaj lokoj estas unuigitaj al tiu aŭtoŝoseo pere de las aŭtoŝoseoj A-43 kaj A-41.

La altrapida fervojo havas haltejojn en la lokoj de Reĝurbo kaj Puertollano.

Tablas de Daimiel

Gravuloj de la provinco

  • Hernán Pérez del Pulgar (1451-1531), militisto kaj kronikisto.
  • Diego de Almagro (c. 1475-1538), konkeranto de Ameriko.
  • Sankta Tomás de Villanueva (1488-1555), predikisto, asceta verkisto kaj religiulo.
  • Fernando Yáñez de la Almedina (c. 1489-1536), pentristo.
  • Rodrigo de Valdepeñas (s. XVI), poeto kaj religiulo.
  • Sankta Juan de Ávila (1500-1569), asceta verkisto kaj religiulo.
  • Ángel Crespo, poeto kaj tradukisto.
  • Félix Mejía, verkisto.
  • Pedro Estala, helenisto kaj literatura kritikisto.
  • Bernardo de Balbuena (1562-1627), poeto.
  • Bartolomé Jiménez Patón (1569-1640), humanisto, gramatikisto kaj oratoro.
  • Fernando de Ballesteros Saavedra (1576-1657), verkisto.
  • Juana Galán (1787-1812), gerilistino.
  • Francisco Abad Moreno (1788-1827), gerilisto kaj militisto.
  • Baldomero Espartero (1793-1879), Militisto (Generalo) kaj politikisto (Regento de Isabel la 2a).
  • Benjamín Máximo Laguna (1822-1902), botanikisto kaj entomologo.
  • Vicente Arias Castellanos (1833-1914), luthier.
  • José Castillejo (1877-1945), pedagogo.
  • Lorenzo Luzuriaga (1888-1959), pedagogo.
Kastelo de Bolaños de Calatrava Reĝurbo
  • Gregorio Prieto (1897-1992), pentristo.
  • Antonio López Torres (1902-1987), pentristo.
  • Miguel Fisac (1913-2006), arkitekto.
  • Manuel López-Villaseñor (1924-1996), pentristo.
  • Francisco Nieva (1924- ), dramaturgo.
  • Sara Montiel (1928- ), aktorino.
  • Antonio López García (1936- ), pentristo.
  • Carlos Saiz Cidoncha (1939- ), verkisto.
  • Manuel Piña (1944- 1994), modisto.
  • Manuel Marín (1949- ), politikisto.
  • Pedro Almodóvar (1951- ), kinreĝisoro.
  • José María Barreda (1953- ), historiisto kaj politikisto.
  • Millán Salcedo (1955- ), aktoro kaj humuristo.
  • Santiago Cañizares (1969- ), futbalisto.
  • Roberto Parra (1976- ), atleto.

Notoj

Vidu ankaŭ