Provinco Zamoro

ZamoraZamoro estas provinco de la nordokcidento de Hispanio, situa ankaŭ en la okcidenta parto de la regiono Kastilio kaj Leono. Ĝi limas norde kun la provinco Leono, oriente kun la provinco Valadolido, sude kun la provinco Salamanko, kaj okcidente kun Portugalio kaj la provinco Oŭrenso.

Provinco Zamoro
Provinco
Blazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

ĈefurboZamoro
- koordinatoj, 6° U (mapo)41.75-642° N, 6° U (mapo)
Plej alta punktoTrevinca [+]
Areo10 559 km² (1 055 900 ha) [+]

Loĝantaro174 544 [+] (2018)
Denseco16,53 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo49 [+]
ISO 3166-2ES-ZA

Provinco Zamoro (Tero)
Provinco Zamoro (Tero)

Provinco Zamoro (Provinco Zamoro)
Provinco Zamoro (Provinco Zamoro)
DEC
Provinco Zamoro
Provinco Zamoro

Map
Provinco Zamoro

Vikimedia Komunejo:  Province of Zamora [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Loĝantoj

La provinco de Zamoro havas teritorion de 10 559 km² kaj en 2020 havis 170 588 loĝantojn (en 2007 ĝi havis 197 237). Temas pri loĝantaro ege maljuna kaj en malprogresio demografia escepte en siaj loĝcentroj plej gravaj, kiel la provinca ĉefurbo Zamoro, Benavente, ToroMorales del Vino.

La provinco havas 5 209​ loĝlokojn, grupigitajn en 248 municipoj, el kiuj pli ol duono havas malpli ol 250 loĝantojn, nur dek kvin el ili havas pli ol 1000 loĝantojn kaj nur Benavente, Toro kaj Zamora ĉefurbo superas 5 000 loĝantojn.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Municipoj de Provinco Zamoro.

En 1950 estis pli ol 300 000 loĝantojn, en 2020 nur pli ol 170 000; do, oni perdis preskaŭ la duonon.


Municipoj laŭ loĝantaro


Zamora

Benavente

Toro

N.ºMunicipoLoĝantaroN.ºMunicipoLoĝantaro


Morales del Vino

Villaralbo

Moraleja del Vino

1Zamora&0000000000060297.00000060 29711Fermoselle1136
2Benavente&0000000000017523.00000017 52312Santa Cristina de la Polvorosa1070
3Toro853213Coreses1059
4Morales del Vino303014Alcañices1042
5Villaralbo180415Bermillo de Sayago1008
6Moraleja del Vino174016Roales987
7Fuentesaúco160817Monfarracinos971
7Villalpando145118Galende960
9Puebla de Sanabria136619Morales de Toro940
10San Cristóbal de Entreviñas136220Corrales del Vino934
Fuente: INE 2021


Naturo

Lago de Sanabria.

En la provinco Zamora, estas la naturaj parkoj Lago de Sanabria kaj Arribes del Duero kaj la natura rezervejo de la Lagetoj de Villafáfila, same kiel la rezervejo de la biosfero de la Iberia Altebenaĵo, kunhavata kun la provinco Salamanko kaj Portugalio. Krome estas zonoj protektitaj aŭ kun speciala ĉasreĝimo en la montaroj Kulebra kaj Kabrera.

Komarkoj

Komarkoj de Provinco Zamoro

Krom la sociekonomiaj dividoj en komarkoj, estas kvin jurisdikciaj teritorioj en la Provinco Zamoro; nome Toro, Zamora, Benavente, Puebla de Sanabria kaj Villalpando.

Ekonomio

Zamoro estas provinco malmulte industriigita, kie estas granda pezo de la unuaranga kaj triaranga sektoroj. La entreprena strukturo de la provinco baziĝas ĉefe sur la sektoro de servoj kun 5043 entreprenoj kaj 37837 laboristoj.​[1]

Kelkaj produktoj de la zamora provinco estis celo de protektado fare de oficialaj nomigoj, pro ties specialaj karakteroj, inter kiuj menciindas la jenaj:[2]

  • Vino: Vino de los Arribes (devennomo), Vino de la Tierra del Vino (devennomo), Vino de Toro (devennomo) kaj Vino de los Valles de Benavente (bonkvalita vino)
  • Viando: Chorizo Zamorano (Zamora kolbaso, garantimarko), Lechazo de Castilla y León (ŝafido, Protektita Geografia Indiko) kaj Ternera de Aliste (bovido, garantimarko)
  • Fromaĝo: Queso Zamorano (devennomo)
  • Legomoj: Garbanzo de Fuentesaúco (kikeroj, Protektita Geografia Indiko)
  • Faruno Harina Tradicional Zamorana (garantimarko)

La akvoj de la riveroj Duero, Tera, Esla, Bibey kaj Tormes estas retenitaj pere de akvobaraĵoj por ties profito por produkti hidroelektron, el kiuj la plej kapacitaj akvorezervejoj estas tiu de Almendra ĉe Tormes kaj de Ricobayo ĉe Esla.

Notoj