Publika transporto

Publika transporto estas trafiko per veturiloj, kiujn ĉiu povas utiligi, ordinare kontraŭ pago.Kontrastas al ĝi la individua transporto, ĉe kiu oni uzas proprajn transportilojn, plej ofte aŭton, motorciklonbiciklon, sed ankaŭ aviadilon.Veturiloj ligitaj al certa vojo (per reloj, ŝnuro, kondukta lineo, ekz. fervojo, tramo, metroo, trolebuso, funikularo) estas preskaŭ ĉiam publikaj.

Emblemoj ofte uzataj (en Germanio) por la malsamaj specoj de publika transporto

Dum longdistanca publika transporto ofte povas preze konkurenci kun individua transporto, la mallongdistanca publika trafiko ĝenerale estas subvenciata por garantii akcepteblajn prezojn.Tio okazas parte por provizi pli-malpli egalajn transporto-eblojn al ĉiuj, parte (en grandaj urboj) por eviti troan individu-transportan trafikon.

La Internacia Asocio por Publika Transporto (france Union Internationale des Transports Publics (UITP), angle International Association of Public Transport) estas la tutmonda asocio por publika (loka) transporto bazita en Bruselo [1]. La asocio estis oficiale fondita la 17-an de aŭgusto 1885 [2] [3][4] [5] [6].

Referencoj

Vidu ankaŭ