Pulma alveolo

Alveolo (el latina alveolus, "malgranda kavaĵo") estas anatomia strukturo kiu havas la formon de neprofunda kavaĵo.[1] Troviĝantaj en la pulma parenkimo, la pulmaj alveoloj estas la finoj de la spira arbo (spiraj vojoj), kiuj venas el aŭ bronketoj aŭ alveolduktoj, kiuj estas ambaŭ lokoj de gasinterŝanĝo de oksigeno kun la sango.[2] Alveoloj estas specialaj de mamulaj pulmoj. Malsamaj strukturoj estas engaĝitaj en gasinterŝanĝo en aliaj vertebruloj.[3] La alveolara membrano estas la gas-interŝanĝa surfaco. Karbondioksido-riĉa sango estas pumpita de la resto de la korpo en la alveolarajn sangajn vaskulojn kie, tra difuzo, ĝi liberigas sian karbondioksidon kaj absorbas oksigenon.[4]

Bronka anatomio.

Referencoj