Qiantang

Qiantang, iam konata kiel Hangchow[1][2][3] kaj alternative latinigita Tsientang, estas rivero en Orienta Ĉinio. Grava komercvojo, ĝi fluas dum 459 kilometroj tra la provinco Ĝeĝjango, pasante tra la provinca ĉefurbo Hangĝoŭo antaŭ enflui en la Orientĉinan maron ĉe la Golfeto Hangĝoŭo sude de Ŝanhajo. Ĝia origina nomo, "Ĵe" aŭ "Ĵe Jiang", estas la origino de la nomo de la Ĵejiang provinco (Ĝeĝjango).

Qiantang
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

La rivero estas konata, kun la Golfeto Hangĝoŭo, ĉar havas tion kio estas nomata de lokanoj la "Arĝenta Drako", nome la plej grandan tajdan ondon de la mondo, fenomeno kio konsistas el rando de alvenanta tajdo formanta ondon (aŭ ondojn) kiuj povas atingi alton de 9 metroj kaj veturi supren en la riveron aŭ en la golfeton ĝis je rekordaj rapidoj de 40 km/h kontraŭ la direkto de la rivero aŭ de la marfluo de la golfeto, kaj povas esti vidata el kilometroj for.[4][5][6]

Referencoj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Qiantang River en la angla Vikipedio.