Quartu Sant'Elena

komunumo de Italio en Sardio

Quartu Sant'Elena - jen itale, sarde Cuartu Sant'Alèni - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regiono Sardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde februaro 2016 estas parto de la administra unuo metropola urbo Kaljaro. Antaŭe ĝi apartenis al la pli vasta provinco Kaljaro, kiu malfondiĝis en februaro 2016. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 68 585 loĝantoj sur areo de 96,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 711 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Cagliari (Kaljaro), Maracalagonis, Monserrato, Quartucciu kaj Selargius, kaj kiel unuopa subdividaĵo listiĝas Flumini.

Quartu Sant'Elena · Cuartu Sant'Alèni
Quartu Sant'Elena
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Sardio
ProvincoCA Kaljaro
Geografia situo, 9° 11′ O (mapo)39.2333333333339.183333333333339° 14′ N, 9° 11′ O (mapo)
Alto super marnivelo6 m [+]
Areo96,28 km²
Loĝantaro68 585 (2023)
Loĝdenso711 loĝantoj/km²
SubdividaĵojFlumini
Najbaraj komunumojCagliari (Kaljaro), Maracalagonis, Monserrato, Quartucciu kaj Selargius
PatronoSankta Helena
Festa tago21-a de majo
Nomo de loĝantojquartesi (itale) aŭ cuartesus (sarde)
Poŝtkodo09045
Imposta kodoH118
Kodo laŭ ISTAT092051
Telefona prefikso070
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Kristana patrono estas la sankta Helena de Konstantinopolo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Klimato

La klimato de Quartu Sant'Elena estas  karakterizita de varmaj someroj kaj mildaj vintroj. Ekstremaj someraj temperaturoj kelkfoje superas 35 °C, dum vintraj temperaturoj malofte falas al 0. Pluvokvanto pli grandas en la vintraj monatoj; la someraj monatoj estas sekecaj. La ventoj, kiuj plej blovas super la urbo, estas la siroko kaj la mistralo.

Eksteraj ligiloj

Salproduktejo