Róza Déryné Széppataki

Róza DÉRYNÉ SZÉPPATAKI [dErinE sEpataki] estis la unua elstara hungara operkantisto, subreto kaj aktoro.

Róza Déryné Széppataki
Persona informo
Naskiĝo23-an de decembro 1793 (1793-12-23)
en Jászberény
Morto27-an de septembro 1872 (1872-09-27) (78-jaraĝa)
en Miskolc
TomboBudapeŝto vd
Lingvojhungara vd
ŜtatanecoHungario vd
Familio
GefratojSzéppataki Johanna vd
Edz(in)oIstván Déry vd
Profesio
Okupoaktoro • operkantisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Déryné en 1834

Róza Déryné Széppataki naskiĝis la 23-an de decembro 1793, Jászberény - mortis la 29-an de septembro 1872, Miskolc.

Nomo

Ŝi naskiĝis, kiel Schenbach Rozália. Kiel hungara aktoro, ŝi uzis la nomon Széppataki Róza. Ŝia edzo estis Déry István (esperante Stefano Déry), tial ŝi prenis ankaŭ la edzan nomon. Laŭ la hungara ortografio tiam post la edza nomo aldoniĝas gramatikaĵo "né" (ŝia nomo povas esti ankaŭ Déry Istvánné). Ĉiuj formoj estas ĝustaj.

Vivo

La gepatroj sendis ŝin al Pest (urbo) por lerni la germanan lingvon, sed Róza jam en la lernejo interesiĝis pri la aktorado, eĉ ŝi debutis en lerneja prezentaĵo. En 1810 ŝi jam ludis en teatro, kiam ŝi ludis en Hamleto damon. En 1813 ŝi edziniĝis, sed tio ne sukcesis, ili vivis aparte. Poste ŝi rolis en Eger kaj Miskolc, poste ŝi sukcese ludis en Transilvanio. Laŭ la tiamaj eblecoj la aktoroj kaj kantistoj migradis. Ankaŭ Róza agis simile kaj ŝi rolis preskaŭ en ĉiuj tiamaj hungaraj urboj. Ŝi adiaŭis de la kantado en 1847, tamen en 1868 lastfoje ŝi kantis.

Verkaro

Róza ankaŭ tradukis hungaren diversajn teatraĵojn.

Memoraĵoj

  • Déryné filmo en 1951
  • teatro nomumita pri Déryné
  • kulturcentro Déryné en Jászberény
  • skulptaĵo