Rafael de San Millán

hispana esperantisto

Rafael de SAN MILLÁN ALONSO (naskiĝis la 27-an de aprilo 1866 en Madrido - mortis la 7-an de majo 1924) estis hispana esperantisto.

Rafael de San Millán
Persona informo
Naskiĝo27-an de aprilo 1866 (1866-04-27)
en Madrido
Morto7-an de majo 1924 (1924-05-07) (58-jaraĝa)
en Madrido
LingvojEsperantohispana
ŜtatanecoHispanio
Okupo
Okupoesperantisto
vdr

Profesie li estis kuracisto. Li kunlaboris kun Julio Mangada en la organizado de la hispana movado, kaj specife de tiu en Madrido.

Li ankaŭ verkis originalan poezion. „Liaj poemoj, ne tiel flegitaj kiel tiuj de Mangada, do stile ankoraŭ iom primitivaj, kaj ofte kun neplene ellaborita enhavo....“ (Esperanto en Perspektivo, p. 150)

Verkoj

  • Tri Rakontoj kaj Kelkaj Versaĵoj (1914)
 Tre simple skribita, tiu libreto speciale taŭgas por komencantoj-esperantistoj. Kelkaj eraroj tamen ŝteliris el la plumo de la aŭtoro, kies atenton nispeciale vokas sur la kelkafojan uzon de infinitivo post prepozicio,ekz.: "la kontrabandisto post kisi (kisinte) sian edzinon foriris...", "post longe marŝi (longe marŝinte) mi serĉis kaŝejon." 
— Belga Esperantisto n067 (maj 1914)