Reĝa Nederlanda Futbala Asocio
La Reĝa Nederlanda Futbala Asocio, nederlande Koninklijke Nederlandse Voetbal Bond (KNVB), prononco [KOŬninglejke NEderlandse FUTbalbont], estas la nacia futbala asocio en Nederlando, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1889. La asocio interalie ekde la jaro 1956 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata nederlande Eredivisie, "honora divizio". La ĉampiono en 2023 estas la klubo Feyenoord Rotterdam, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo AFC Ajax Amsterdam - laŭ la stato de 2023 entute 36-foje.
Reĝa Nederlanda Futbala Asocio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Koninklijke Nederlandse Voetbalbond | |||||
federacio de futbalo | |||||
Komenco | 8-a de decembro 1889 vd | ||||
Lando(j) | Nederlando | ||||
Sidejo | Zeist | ||||
Ĉefestro(j) | Michael van Praag • Just Spee vd | ||||
Membro de | FIFA • UEFA vd | ||||
Posedatoj | Nederlanda nacia teamo de futbalo • vira sub-19-jarula futbala teamo de Nederlando • nederlanda nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • Nederlanda virina nacia teamo de futbalo • vira sub-21-jarula futbala teamo de Nederlando • nederlanda nacia teamo de plaĝa futbalo • nederlanda nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | naamloze vennootschap | ||||